Blanka brasiko (Brassica oleracea var. capitata f. alba) estas unu el la plej gravaj brasikoj kaj estas unu el la plej malnovaj brasikospecioj. Ĝia sezono en la norda tera hemisfero estas aparte aŭtuno kaj vintro. El blanka brasiko bone kuireblas supoj, brasikokukoj, brasikaj rulaĵoj kaj salatoj. Ĝi nutroscience karakteriziĝas per granda kvanto de vitamino C (46 mg/100 g) kaj antibiotike efikantaj tiocianatoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanka brasiko

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brassicaceae
Genro: Brasiko Brassica
Specio: B. oleracea
Kultiva grupo

Brassica oleracea grupo Capitata

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Multaj variaĵoj de blanka brasiko havas kapojn signife pli grandajn ol tiuj de ruĝa brasiko. Variaĵoj maturiĝantaj frue en la brasika sezono kutime vendiĝas kiel freŝa legomo. Pli poste maturiĝantaj kaj aparte grandkapaj variaĵoj plejparte en apartaj produktejoj iĝas acida brasiko.

Enhavaĵoj redakti

100 g da blanka brasiko enhavas:
fonto kilokalorioj kiloĵuloj akvo graso kalio kalcio magnezio vitamino C
1 25 104 91 g ? g 208 mg 46 mg 23 mg 45 mg
2 25 103 92,18 g 0,10 g 170 mg 40 mg

12 mg

36,6 mg

fonto 1: Souci.Fachmann.Kraut 1994
fonto 2: USDA National Nutrient Database for Standard Reference (serĉovorto "cabbage, raw", tie ankaŭ habeblas pliaj datumoj Arkivigite je 2015-03-03 per la retarkivo Wayback Machine

Flanka informo redakti

En Britio kaj Usono, aparte dum la Unua kaj Dua Mondmilitoj la vorto "Krauts" - "blankaj brasikoj" - estis malapreza moknomo por la germanoj.

Bildoj redakti