Blanka de Lankastro

Blanka de LankastroBlanche of Lancaster (25a de Marto 1345/1347 – 12a de Septembro 1368) estis membro de la reĝa dinastio de Plantaĝenetoj de Anglio kaj la filino de la plej riĉa kaj pova nobelo de la regno, nome Henriko de Grosmont, 1a Duko de Lankastro. ŝi estis la unua edzino de Johano de Ganto, la patrino de la reĝo Henriko la 4-a kaj avino de la reĝo Henriko la 5-a.[1]

Blanka de Lankastro
Dukino de Lankastro
Persona informo
Blanche of Lancaster
Naskiĝo 25-an de marto 1342 (1342-03-25)
en Kastelo Bolingbroke
Morto 12-an de septembro 1368 (1368-09-12) (26-jaraĝa)
en Tutbury Castle
Mortis per pesto vd
Tombo Katedralo de Sankta Paŭlo vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Dinastio LankastrojPlantaĝenetoj vd
Patro Henry of Grosmont, 1st Duke of Lancaster vd
Patrino Isabel of Beaumont vd
Gefratoj Maud, Countess of Leicester vd
Edz(in)o Johano de Gento vd
Infanoj Henriko la 4-a de Anglio • Philippa of Lancaster • Elizabeth of Lancaster, Duchess of Exeter • John of Lancaster • Edward Planatagenet • John Plantagenet • Isabella Plantagenet vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La 19an de Majo 1359, en la abatejo de Reading Blanka de Lankastro edziniĝis al sia tria kuzo, Johano de Ganto, tria filo de la reĝo Eduardo la 3-a. La tuta reĝa familio ĉeestis en la nupto, kaj la reĝo donacis al Blanka multekostajn juvelojn.[2]

La unua ĉefa verko de Geoffrey Chaucer, nome The Book of the Duchess, estis elegio por Blanka de Lankastro (kiu mortis en 1368). Eble tiu verko estis mendita de ŝia edzo Johano de Ganto, ĉar li atribuis al Chaucer ĉiujaran pagon de 10 pundoj la 13an de Junio 1374. Tio ŝajne metis la verkadon de The Book of the Duchess inter la jaroj 1368 kaj 1374.

Notoj redakti

  1. The Complete Peerage
  2. Mortimer, Ian (2008). The Perfect King The Life of Edward III, Father of the English Nation. Vintage. p. 335.