Blanka urbo (Moskvo)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Blanka urbo (apartigilo)

Blanka urbo (ruse Белый го́род, [Belij gorod]) estas historia loĝata urboparto de Moskvo. Ĝi aperis dum pliegigo de mezepoka Moskvo. Ĝi situis ekstere de Kremlo kaj Kitaj-urbo kiel ĉeikaŭiganta loĝata teritorio kaj same estis defendata de muro. En malnovaj manskribaĵoj "Blanka urbo" estis nomata ankaŭ la muro.

Blanka urbo
pereinta konstruaĵo • neighborhood or historical district of Moscow • arkeologia loko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 55° 45′ N, 37° 38′ O (mapo)55.7511111137.62833333Koordinatoj: 55° 45′ N, 37° 38′ O (mapo) [+]
Blanka urbo (Moskvo)
Blanka urbo (Moskvo)
DEC
Blanka urbo
Blanka urbo
Situo de Blanka urbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bely Gorod [+]
vdr
Malnovaj partoj de Moskvo:Kremlo (centra), Kitaj-urbo (flava), Blanka urbo (blanka) kaj Tera urbo (bruna)
Elirejo de Blanka urbo (pentraĵo de Vasnecov)
Bazaro ĉe Truba (pentraĵo de Vasnecov)

En 18-a jarcento defendanta muro de Blanka urbo estis malkonstruita, anstataŭ ĝi aperis vojoj kaj arboj. Nun sur ĝia loko situas preskaŭ cirkla Bulvarda ringo

Deveno de nomo redakti

Nomo "Blanka urbo" eble devenas de blanka koloro de muro kaj turoj.

Historio redakti

Apero de loĝejoj en Blanka urbo ekiĝis dum rapida kreskado de Moskvo. Tiam en Kremlo kaj Kitaj-urbo loko jam ne sufiĉis. Nova teritorio estis malbone defendita kaj orte suferis pro tataraj invadoj kaj brulegoj.

Muro de Blanka urbo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Muro de Blanka urbo.

Defendanta muro de Blanka urbo estis konstruita dum regado de caro Fjodor Ivanoviĉ dum 15951591 sur loko de estintaj lignaj defendiloj forbriligitaj en 1571 (dum invado de krimetataroj). Nova murokonstruado estis sub gvido de Fjodor Konj.

 
Parto de blankaŝtona fundamento de la muro en 2007

La muro aperis dum nelonga tempo. Ĝi suferis pro Grenda Malordo kaj poste estis iome ŝanĝita. Post Granda Nordia Milito ĝi perdis sian signifon kiel defendanta muro: oni ne plu gardadis elirejojn kaj ne ŝlosadis ilin por nokto. Moskvanoj ekis poiomete malkonstrui muron por propraj loĝejoj; multaj tiamaj domoj de Moskvo estis konstruitaj el ĝia ŝtono. En fino de 18-a jarcento la muro estis neniigita, anstataŭ ĝi aperis nova Bulvarda ringo.

Transporto redakti

En Blanka urbo funkcias multaj specoj de publika surtera urba transporto kaj metroo.

Metrostacioj: 040  Aleksandrovskij sad, 030  Arbatskaja, 040  Arbatskaja, 010  Biblioteka imeni Lenina, 090  Borovickaja, 090  Cvetnoj bulvar, 090  Ĉeĥovskaja, 010  Ĉistije prudi, 060 070  Kitaj-Gorod, 010  Kropotkinskaja, 070  Kuzneckij Most, 010  Lubjanka, 010  Oĥotnij Rjad, 030  Ploŝĉadj Revolucii, 070  Puŝkinskaja, 100  Sretenskij bulvar, 020  Teatralnaja, 100  Trubnaja, 060  Turgenevskaja, 020  Tverskaja.

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti