La Blankadorsa anaso (Aythya valisineria) estas la plej granda birdospecio el la nordamerikaj membroj de la grupo de la merganasoj, kiu loĝas en Usono.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankadorsa anaso
masklo
masklo
ino kun idoj
ino kun idoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Aythya
Specio: A. valisineria
Aythya valisineria
(Wilson, 1814)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Masklo de Blankadorsa anaso etendante flugilojn

Tiu specio gamas el 48 – 56 cm longa kaj pezas proksimume 862 – 1588 g, kun enverguro de 79 – 89 cm. La Blankadorsa anaso havas distingan kojnforman kapon kaj longan gracian kolon. La maskla plenkreskulo havas nigran bekon, ruĝecbrunajn (brikruĝajn) kapon kaj kolon (pli malhele aŭ pli malhebrune ĉe frunto kaj krono), nigran bruston, grizecan dorson, nigran pugon, kaj nigrecbrunan voston. La masklaj flankoj, dorso kaj ventro estas blankaj kun tre fajna vermikulado simila al tiu de veltolo (“canvas”), kio estas tialo por la komuna nomo de la birdo en angla nome “canvasback”.[1] La beko estas nigreca kaj kruroj kaj piedoj estas bluecgrizaj. La irisoj estas brilruĝaj printempe, sed pli senkoloraj vintre.

Temas pri specio kun seksa duformismo. La ina plenkreskulo havas ankaŭ nigran bekon, helbrunajn kapon kaj kolon, grade al pli malhebrunaj brusto kaj nuko. La flankoj kaj dorso estas grizecbrunaj. La beko estas nigreca kaj la kruroj kaj piedoj estas bluecgrizaj. Ties dekliva konturo distingas ĝin el aliaj anasoj.[1]

Etimologio redakti

La specia nomo valisineria devenas el Vallisneria americana, la scienca nomo de la natura celerio, kies vintraj burĝonoj kaj rizomoj estas la preferata manĝo de la Blankadorsa anaso for de la reprodukta sezono.[2] La nomo de la anaso en angla nome “canvasback” devenas de aserto de eŭropaj praloĝantoj de Nordameriko ke la birda dorso estis de koloro kiel tiu de “canvas” (velotolo.[3] En aliaj lingvoj kiaj Esperanto la nomo estas ĝuste Blankadorsa anaso; ekzemple en franca, morillon à dos blanc, aŭ hispana, pato lomo blanco.[4] En Meksiko ĝi estas nomata pato coacoxtle nome anaso koakostle.

Reproduktado redakti

La reprodukta habitato de la Blankadorsa anaso estas en Nordameriko lagetoj en prerioj. La diketa nesto estas konstruata el vegetaĵaro en marĉo kaj kovrita el lanugo. Perdo de nestohabitato kaŭzis la populaciajn malpliiĝojn. La Blankadorsa anaso kutime pariĝas al nova partnero ĉiujare, pariĝante fine de vintro en oceanaj golfetoj.[2] Ili preferas nestumi ĉe akvo en konstantaj preirimarĉoj ĉirkaŭataj de emerĝa vegetaĵaro, kiaj tifaoj kaj skonoplektoj, kiuj havigas protektan kovron. Aliaj gravaj reproduktaj areoj estas la ĉearktaj riverdeltoj en Saskaĉevano kaj interno de Alasko.[1]

La ino demetas kutime proksimume 5-11 ovojn kun verdeca nuanco. La frumaturaj idoj estas kovrataj el lanugo kaj tuj post eloviĝo pretas por elnestiĝo.[2] La Blankadorsa anasino foje demetas la ovojn en la nesto de alia Blankadorsa anaso kaj la Blubeka merganaso ofte parazitas la nestojn de la Blankadorsa anaso.[1]

Migrado redakti

La Blankadorsa anaso migras tra la migrovojo de Misisipio al la vintrejoj en mezatlantikaj usonaj ŝtatoj kaj ĉe la valo de malsupra Misisipo, aŭ laŭ la migrovojo de Pacifiko al vintrejoj laŭlonge de la marbordo de Kalifornio. Historie ĉe la Golfo Chesapeake vintrumis majoritato de Blankadorsaj anasoj, sed pro ĵusa perdo de submerĝa akva vegetaĵaro en la golfo, tiu teritorio ŝanĝis suden al malsupra Misisipo. Saletaj estuaraj golfoj kaj marĉoj kun abunda submerĝa vegetaĵaro kaj senvertebruloj estas ideala vintra habitato por Blankadorsaj anasoj.[1]

Dieto redakti

 
Tuberoj de Stuckenia pectinata, dezirata manĝo de la Blankadorsa anaso

La Blankadorsa anaso manĝas per plonĝado, foje plaŭdado, ĉefe manĝante semojn, burĝonojn, foliojn, tuberojn, radikojn, helikojn kaj insektajn larvojn.[2] La Blankadorsa anaso montras preferon por la tuberoj de Stuckenia pectinata, kiu povas konsistigi 100% el ties dieto foje.[5] La Blankadorsa anaso havas grandajn retecajn piedojn adaptitajn al plonĝado, kaj ties beko helpas ĝin elfosi tuberojn el substrato. Fine de la 1930-aj jaroj, studoj montris ke kvar kvinonoj de la manĝo de la Blankadorsa anaso estis plantomaterialo.[6]

Komence de la 1950-aj jaroj oni ĉirkaŭkalkulis ke estas 225,000 Blankadorsaj anasoj vintrantaj en la Golfo Chesapeake; tio reprezentas duonon de la tuta populacio de Nordameriko. Je 1985, estis jam nur 50,000 anasoj vintrumante tie, tio estas unu dekono de la populacio. La Blankadorsaj anasoj estis ekstensive ĉasataj je la ŝanĝo de jarcento, sed federalaj ĉasreguloj limigis tiun kolekton, tiele ĉasado estis forigita el kaŭzoj de malpliiĝo. Sciencistoj konkludis, ke tiu malpliiĝo de anasaj populacioj ŝuldas al malpliiĝo de etendo de submerĝa akva vegataĵaro. Nune la populacio stabiliĝis kaj estas eĉ pliiĝanta iomete, kvankam ĝi ne estas ankoraŭ ĉe la iamaj niveloj. Studoj nun montris, ke ĉe la 1970-aj jaroj kvar kvinonoj de la anasa dieto estis formata de Macoma balthica, kiu estis tre komuna en la Golfo Chesapeake: tiele la anasoj devis adaptiĝi al malpliiĝo de etendo de submerĝa akva vegataĵaro ŝanĝante sian dieton. La Blubeka merganaso, kiu manĝas ankaŭ tuberojn de submerĝa akva vegataĵaro, ne kapablis adaptiĝi, kaj ties populacio restas malalta.[6]

Konservado redakti

Populacioj fluktuis amplekse. Malaltaj niveloj de la 1980-aj jaroj metis la Blankadorsan anason en listoj de speciala zorgo, sed la nombroj ege pliiĝis en la 1990-aj jaroj.[7] La Blankadorsa anaso suferas ĉefe pro trosekeco kaj drenado de humidejoj ĉe la prerioj de Nordameriko.[1]

Multaj specioj de anasoj, inklude la Blankadorsan anason, estas tre migrantaj, sed estas efike konservata danke al protektado de la lokoj kie ili nestumas, eĉ kvankam ili povus esti ĉasataj for el siaj reproduktejoj.[8] Protekti la ŝlosilajn manĝejojn kaj reproduktejojn estas ege necesa por konservi multajn tipojn de migrantaj birdoj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Canvasback Facts, Figures, Description, and Photos, Ducks Unlimited
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 The Cornell Lab of Ornithology, All About Birds
  3. Definition of Canvasback
  4. avibase 1929E1E16E073570 Aythya valisineria.
  5. Flora of North America: Stuckenia pectinata
  6. 6,0 6,1 SAV… It’s What’s for Dinner, Developed by Martha Shaum, Aquatic Resources Education Program, Maryland Department of Natural Resources. Arkivita el la originalo je 2011-04-19. Alirita 2012-01-15.
  7. Mowbray, T. B. 2002. Canvasback (Aythya valisineria). In The Birds of North America, No. 659 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.
  8. BirdLife International, Malplej Zorgiga la 5an de majo 2006

Eksteraj ligiloj redakti