Blankagorĝa tinamo

La Blankagorĝa tinamo (Tinamus guttatus) estas birdospecio indiĝena de la Amazona pluvarbaro de Brazilo, norda Bolivio, sudorienta Kolombio, nordorienta Ekvadoro, orienta Peruo kaj suda Venezuelo.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankagorĝa tinamo
Blankagorĝa tinamo
Blankagorĝa tinamo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Tinamoj Tinamus
Specio: T. guttatus
Tinamus guttatus
(Pelzeln, 1863)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

Ĉiu tinamoj estas parto de la familio Tinamedoj, kaj je pli granda etendo estas ankaŭ membroj de la Strutoformaj, sed kelkaj fakuloj konsideras propran ordon nome Tinamoformaj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, el kiuj Tinamoj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj.[2] La Blankagorĝa tinamo estas monotipa specio.[1]

Etimologio redakti

Tinamus guttatus devenas el du diferencaj lingvoj. Tinamus estas la indiĝena nomo de la birdoj ĉe tribo kalin, kaj guttatus signifas makuleca el latina.[3]

Aspekto redakti

La Blankagorĝa tinamo havas helbrunajn suprajn partojn kun nigreca strieco ĉe suba dorso kaj malgrandaj flavecblankaj punktoj. Ĝi havas pli palajn subajn partojn kun pli larĝa, malhela strieco ĉe flankoj. Ĝi havas grizajn kapon kaj kolon, kun blanka gorĝo, brunaj okuloj kaj malhelbruna beko. Tiuj birdoj estas inter 32 kaj 36 cm longaj.

Kutimaro redakti

Kiel ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Blankagorĝa tinamo manĝas fruktojn el grundo aŭ malaltaj arbustoj, same kiel senvertebrulojn, florburĝonojn, freŝajn foliojn, semojn kaj radikojn. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el ĝis kvar diversaj inoj, kaj poste li zorgas la idojn ĝis tiuj pretas per si mem, kutime dum 2 aŭ 3 semajoj. La nesto estas situantaj surgrunde en densa arbustaro aŭ inter interplektita radikaro.[2]

Teritorio kaj habitato redakti

Ili loĝas en sub-tropikaj kaj tropikaj arbaroj de malaltaj teroj ĉe 500 m aŭ pli malalte.[4] Ili manĝas semojn, fruktojn kaj senvertebrulojn. Kun aliaj specioj de tinamoj.

Konservado redakti

Ĝi estas relative abunda specio en sia habitato kaj la ĉefa minaco estas senarbarigo. Ĉe 2012 la statuso de la Blankagorĝa tinamo estis Preskaŭ Minacata, kaj ĝi havas loĝan teritorion de 4,000,000 km².[4] Ties ovoj estas aprezataj posedoj por kelkaj kolektantoj.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Clements, J (2007)
  2. 2,0 2,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
  3. Gotch, A. F. (1995)
  4. 4,0 4,1 BirdLife International (2012). Tinamus guttatusInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16 July 2012.

Referencoj redakti

  • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Tinamus". Project: The Taxonomicon. Konsultita Feb 04 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A.F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. London: Facts on File. p. 182. ISBN 0-8160-3377-3.

Eksteraj ligiloj redakti