Blankaj barbadanoj

Blankaj barbadanoj estas civitanoj aŭ loĝantoj de Barbado el eŭropa deveno. La majoritato de Blankaj barbadanoj descendas el anglaj, irlandaj, portugalaj, kaj skotaj setlantoj, kiuj alvenis dum la epoko de koloniismo de Reĝlando de Granda Britio ; krome ankaŭ homoj de juda[1] deveno estas ofte klasita kiel Blankaj barbadanoj. Aldone, kelkaj el tiuj kiuj estas konsiderataj kiel Blankaj barbadanoj havas almenaŭ parte nigrulajn praulojn kaj inverse.

Dekomence eŭropanoj konstitutis la majoritaton de la loĝantaro de Barbado, ĉar la insulo estis uzita kiel prizona kolonio multe kiel okazos ĉe Aŭstralio poste, ĝis la transiro de la ekonomio de Barbado al nova bazita sur la produktado de sukerkano; tiam la importado de afrikaj sklavoj al la insulo ŝanĝis la demografion de la insulo, kio faris el blankuloj minoritaton. Dum multe de la kolonia periodo, blankuloj formis la politikan kaj ekonomian eliton. Ekde la sendependeco el Britio en 1966 kiam plej el blankaj barbadanoj foriris al Britio, plej el la politika povo estis prenita de la nigrula majoritato, tamen blankuloj ankoraŭ plutenas gravan ekonomian influon; kaj multaj negocoj de la insulo estas posedo de Blankaj barbadanoj.[2]

Inter Blankaj barbadanoj, estas subklaso konata kiel Ruĝkruruloj; nome descendantoj de devigitaj laboristoj, kaj prizonuloj importitaj al la insulo, kiuj historie formis malavantaĝitan grupon ene de la socio de Barbado.[3]

Notoj redakti