Blankakapa mikterio

La Blankakapa mikterio (Mycteria leucocephala) estas granda vadbirdo de la familio de cikonioj. Ĝi troviĝas en humidejoj de ebenaĵoj de tropika Azio sude de Himalajo en Suda Azio kaj etende al Sudorienta Azio. Ties distingaj rozkoloraj triarangaj flugoplumoj estas tialo por alternativa komuna nomo Makulmikterio (en angla Painted Stork), dum komuna nomo en Esperanto respegulas la aludon de latina scienca nomo kie leucocephala estas kunmetaĵo de du radikoj el antikva greka kiuj signifas respektive blanka kaj kapo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankakapa mikterio

Blankakapa mikterio
Blankakapa mikterio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Genro: Mycteria
Specio: M. leucocephala
Mycteria leucocephala
(Pennant, 1769)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ili manĝas en aroj en neprofundaj akvoj laŭlonge de riveroj aŭ lagoj. Ili merĝas siajn duonmalfermajn bekojn en akvo kaj skuas ilin de flanko al flanko por kapti predojn de malgrandaj fiŝoj kiuj estas detektataj per tuŝo. Dum ili vadas laŭlonge de akvo ili ankaŭ kirlas ĝin per piedoj por detekti kaŝitajn fiŝojn. Ili nestumas kolonie en arboj, ofte kun aliaj akvobirdoj. Ili produktas sonojn kiel mildaj ĝemoj aŭ bekofrapado ĉeneste. Ili ne estas migrantaj kaj faras nur mallongdistancajn movojn en kelkaj partoj de sia teritorio kiel reago al manĝo kaj por reproduktado. Kiel ĉe aliaj cikonioj, ankaŭ ili ofte ŝvebas sur termikoj.

Aspekto redakti

 
Plenkreskuloj ĉe nestoloko (Uppalapadu, Barato). Notu blankojn sur kruroj pro urohidrozo.

Tiu granda cikonio havas fortikan flavan bekon kun subenkurba pinto kiu havigas ioman similecon al ibiso. La kapo de plenkreskulo estas nuda (senpluma) kaj oranĝeca aŭ ruĝeca. La longaj triarangaj havas brilrozkolorajn pintojn kaj ripoze ili etendas super la dorso kaj pugo. Estas distinga nigra brustobendo kun blankaj skvamecaj markoj. La bendo pluas al subflugilaj kovriloj kaj la blankaj pintoj de la nigraj kovriloj havigas aspekton de blankaj strioj tra subflugilaj strioj. La resto de la korpo estas blankeca ĉe plenkreskuloj kaj unuarangaj kaj duarangaj estas nigraj kun verdeca brilo. La kruroj estas flavecaj al ruĝecaj sed ofte aspektas blankaj pro kutimo de urohidrozo, nome feki sur siaj kruroj ĉefe ĉeneste por eviti varmon. La mallonga vosto estas nigra kun verda brilo.[1] Inter cikonioj, ĝi estas mezgranda, stare ĉirkaŭ 93–102 cm alta, kun 150–160 cm de enverguro kaj pezo de 2-3.5 kg. Maskloj kaj inoj estas similaj sed maskloj estas kutime pli grandaj ol inoj.[2]

La lanuga junulo estas ĉefe blankeca kun grizaj bekoj kaj nigreca vizaĝa haŭtaĵo. Junuloj havas brunecan plumaron kaj kiel ĉe plej aliaj cikonioj atingas reproduktajn kondiĉojn post du al tri jaroj.[3]

Kiel ĉe ĉiuj cikonioj, ili flugas havante siajn kolojn foretende. Ili ofte faras uzon de matenfinaj termikoj por ŝvebi serĉe de manĝejaj areoj.

Taksonomio redakti

 
Ilustraĵo el la libro de Thomas Pennant 1790 pri Indian Zoology

Iam tiu specio estis lokita en la genroj Ibis, Tantalus kaj Pseudotantalus. La nomo TantalusTantalo devenas el greka mitologio.[4] T C Jerdon nomis ĝin la "Pelikana ibiso".[5] Ĝi estis poste lokita kun la Amerika mikterio kun kiu ĝi montras kutimarajn similaĵojn[6] kaj tiu afineco estis poste konfirmita de studoj bazitaj sur sekvencoj.[7][8]

Distribuado kaj habitato redakti

La Blankakapa mikterio estas amplekse distribuata ĉe ebenaĵoj de Azio. Ili troviĝas sude de Himalajo kaj limiĝas okcidente de la riversistemo de Induso kie ili estas raraj kaj etendas orienten al Sudorienta Azio. Ili forestas el tre sekaj aŭ dezertaj regionoj, densaj arbaroj kaj plej altaj montetaj regionoj. Ili estas raraj en plej de Keralo kaj la specio ŝajne etendiĝis en tiun regionon nur en la 1990-aj jaroj.[9][10] Ili vidatas ĉefe ĉe nesalaj humidejoj kvankam ili foje manĝas ĉe marbordoj. Temas pri specio de loĝantaj birdoj en plej regionoj sed ili faras sezonajn movojn.[11] Junuloj povas disiĝi for el siaj reproduktaj lokoj kaj junulo ringita ĉeneste en Nacia Parko Keoladeo estis rekuperata 800 kilometrojn for en orienta Barato.[3]

Kutimaro kaj ekologio redakti

Blankakapaj mikterioj manĝas en grupoj en neprofundaj humidejoj. La preferata profundo estas ĉirkaŭ 12 al 25 cm de akvo kaj tiuj cikonioj evitas pli profundajn akvojn. Ili manĝas ĉefe malgrandajn fiŝojn kiujn ili detektas per tuŝo dum malrapida skuado de sia duonmalferma beko el flanko al flanko duone submerĝita. Ili piediras malrapide kaj ankaŭ skuas la akvon per siaj piedoj por fortimigi fiŝojn.[12] Ili kaptas ankaŭ ranojn kaj eventuale serpentojn.[13] Ili manĝas ĉefe dumtage sed povas manĝi ankaŭ malfrue aŭ eĉ nokte dum esceptaj kondiĉoj.[14] Post manĝo ili povas resti akvoborde dumlonge.[15]

 
Nematuruloj ĉeneste sur Prosopis juliflora (Bharatpur, Barato)

Ili reproduktiĝas en arboj en kompano de aliaj akvobirdoj. La platforma nesto estas tipe situanta en arbo aŭ insulo aŭ en alia neĝenata areo. Preferataj nestolokoj estas pintoj de arboj kaj tiuj birdoj luktopremas por tiuj lokoj. En kelkaj areoj kie ili estis neĝenataj ili nestumis tre proksime de homaj setlejoj.[11]

La reprodukta sezono ekas en vintraj monatoj tuj post la musonoj. En norda Barato, la reprodukta sezono ekas meze de aŭgusto[16] dum en suda Barato la nestumado ekas ĉirkaŭ oktobro[17] kaj pluas ĝis februaro[18] aŭ eĉ ĝis aprilo.[11][19] Oni notis grandan variadon en la komenco de reproduktado tra nestolokoj kun sezono ĉe Kokrebellur kaj Edurupattu ĉirkaŭ januaro aŭ februaro sed ĉe Telineelapuram, Kundakulam kaj Tirunelveli la reproduktado ekas ĉirkaŭ oktobro aŭ novembro.[17]

Predado de ovoj estas farata ĉefe de korakoj kaj dum tre junaj idoj estas foje atakataj de korakoj, plej aĝaj idoj estas atakataj de la Nigra milvo. La tipa ovodemetado varias el 2 al 5 ovoj kaj pli fruaj reproduktuloj havas pli grandajn ovarojn.[20] Junuloj kaze de minaco vomas manĝon kaj ŝajnigas morton kaŭre sur nestoplanko.[15] La periodo de kovado estas de ĉirkaŭ unu monato dum elnestiĝo okazas post preskaŭ du monatoj.[21][22] Foje oni observis eventualan predadon de idoj fare de la migrantaj agloj de la genro Aquila.[23] Dum tagmeza varmo, plenkreskuloj restas ĉeneste havante flugilojn foretende por ombreli la idojn. Por nutri ilin plenkreskuloj elgorĝigas fiŝojn kiujn ili estis kaptintaj kaj tiuj estas tipe pli malgrandaj ol 20 cm longe.[12] La ĉiutaga postulo por idoj estis ĉirkaŭkalkulata je ĉirkaŭ 500 g formataj el ĉirkaŭ 9 fiŝoj manĝataj en du sesioj.[3]

La senpluma ruĝa haŭtaĵo de la kapo estas disvolvigita kiam oni atingas reproduktan maturecon kaj tio postulas perdon de plumoj kaj ekhavo de lipidoj sub la haŭto.[24] Oni scias, ke birdoj en kaptiveco vivis tiom multe kiom ĝis 28 jarojn.[3]

Birdopediko, Ardeicola tantali, estis priskribata baze sur specimeno atingita el tiu specio[25] same kiel ĉe subhaŭta akaro, Neottialges kutzeri, de la familio Hipoderedoj.[26]

Konservado redakti

 
Lanugaj idoj ĉeneste (Uppalapadu, Barato)

Blankakapaj mikterioj estas grandaj kaj koloraj birdoj kaj ties nestokolonioj iĝis centroj de turisma intereso. Precize bone konataj nestolokoj estas tiuj kiuj estas proksimaj al homaj setlejoj kiaj tiuj de sudbarataj vilaĝoj de Kokrebellur kaj Veerapura. En Kokrebellur, la birdoj nestumas en arboj de la vilaĝo formante miksajn nestokoloniojn kun la Makulbeka pelikano. Lokanoj havigas sekurecon al tiuj birdoj dum la mallonga nestosezono kiam la birdoj alvenas oktobre kaj abandonas la vilaĝon post paro da monatoj.[27][28][29]

Alia bone konata kolonio kiu estis studata ekde la 1960-aj jaroj estas unu ene de la Bestoĝardeno de Nova Delhio kie la birdoj alvenas ĉirkaŭ 30–40 tagojn post la komenco de la Musonoj en Delhi.[30] Tiu kolonio estas formata de ĝis 300 al 600 naturaj birdoj kiuj uzas la arbojn ene de artefaritaj insuloj ene de la bestoĝardeno.[20] Uppalapadu, vilaĝo ĉe Guntur en Andra Pradeŝ, Kolleru[31] kaj Ranganathittu estas inter multaj aliaj reproduktaj kolonioj konataj el suda Barato.[32][33]

Oni scias, ke kaptivaj birdoj pretas reproduktiĝi se oni havigas nestomaterialon kaj platformojn.[34][35] La plej granda certa populacio troviĝas en Barato. Birdoj de Pakistano kaj tiuj de la riversistemo Indusa estas endanĝerita kaj ties idoj estas forprenataj el siaj nestoj por birda komerco. La specio estis preskaŭ dekonita en Tajlando dum oni konas malgrandajn populaciojn el Kamboĝo kaj Vjetnamio.[3]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Rasmussen, PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2.. Smithsonian Institution & Lynx Edicions, p. 62.
  2. Urfi, A. J. & A. Kalam (2006). “Sexual Size Dimorphism and Mating Pattern in the Painted Stork (Mycteria leucocephala)”, Waterbirds 29 (4), p. 489–496. doi:[[doi:10.1675%2F1524-4695%282006%2929%5B489%3ASSDAMP%5D2.0.CO%3B2|10.1675/1524-4695(2006)29[489:SSDAMP]2.0.CO;2]]. 
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Elliott, A.. (1992) “Family Ciconiidae (Storks)”, del Hoyo, J.; A. Elliott, J. Sargatal: Handbook of the Birds of the World. Vol. 1. Lynx Edicions, Barcelona, p. 449–458.
  4. Le Messurier, A.. (1904) Game, shore and water birds of India. 4th Edition. W Thacker and Co., p. 193.
  5. Burgess, Lieut. (1855). “Notes on the habits of some Indian Birds”, Proceedings of the Zoological Society of London 23, p. 70–74. 
  6. Kahl, MP (1972). “Comparative ethology of the Ciconiidae. The Wood-storks (Genera Mycteria and Ibis)”, Ibis 114 (1), p. 15–29. doi:10.1111/j.1474-919X.1972.tb02586.x. 
  7. Sheldon, Frederick H.; Beth Slikas (1997). “Advances in Ciconiiform Systematics 1976-1996”, Colonial Waterbirds 20 (1), p. 106–114. doi:10.2307/1521772. 
  8. Slikas, B (1998). “Recognizing and testing homology of courtship displays in storks (Aves: Ciconiiformes: Ciconiidae)”, Evolution 52 (3), p. 884–893. doi:10.2307/2411283. 
  9. Sashi Kumar,C; Jayakumar,C; Jaffer,Muhammed (1991). “Glossy Ibis Plegadis falcinellus (Linn.) and Painted Stork Mycteria leucocephala (Pennant): two more additions to the bird list of Kerala”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 88 (1), p. 110. 
  10. Sathasivam, Kumaran (1992). “Painted Stork Mycteria leucocephala (Pennant) in Kerala”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 89 (2), p. 246. 
  11. 11,0 11,1 11,2 Whistler, Hugh. (1940) Popular handbook of Indian Birds. Fourth edition.. Gurney and Jackson, London, p. 503–505.
  12. 12,0 12,1 Kalam, A & A. J. Urfi (2008). “Foraging behaviour and prey size of the painted stork”, Journal of Zoology 274 (2), p. 198–204. doi:10.1111/j.1469-7998.2007.00374.x. 
  13. Urfi,Abdul Jamil (1989). “Painted Stork Mycteria leucocephala (Pennant) swallowing a snake”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 86 (1), p. 96. 
  14. Kannan V & R. Manakadan (2007). “Nocturnal foraging by Painted Storks Mycteria leucocephala at Pulicat Lake, India”, Indian Birds 3 (1), p. 25–26.  Arkivigite je 2012-04-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-25. Alirita 2012-08-29.
  15. 15,0 15,1 Ali S & S D Ripley. (1978) Handbook to the birds of India and Pakistan, 2‑a eldono 1, Oxford University Press=93-95. ISBN 0-19-562063-1.
  16. Urfi, AJ; T Meganathan & A Kalam (2007). “Nesting ecology of the Painted Stork Mycteria leucocephala at Sultanpur National Park, Haryana, India”, Forktail 23, p. 150–153. 
  17. 17,0 17,1 Bhat, H. R., P. G. Jacob kaj A. V. Jamgaonkar (1990). “Observations on a breeding colony of Painted Stork Mycteria leucocephala (Pennant) in Anantapur District, Andhra Pradesh”, Journal of Bombay Natural History of Society 88, p. 443–445. 
  18. Hume, AO. (1890) The nests and eggs of Indian Birds. Volume 3. Second edition.. R H Porter, p. 220–223.
  19. Urfi, AJ (1993). “Breeding Patterns of Painted Storks (Mycteria leucocephala Pennant) at Delhi Zoo, India”, Colonial Waterbirds 16 (1), p. 95–97. doi:10.2307/1521563. 
  20. 20,0 20,1 Meganathan, Thangarasu and Abdul Jamil Urfi (2009). “Inter-Colony Variations in Nesting Ecology of Painted Stork (Mycteria leucocephala) in the Delhi Zoo (North India)”, Waterbirds 32 (2), p. 352–356. doi:10.1675/063.032.0216. 
  21. Meiri, S & Y. Yom-Tov (2004). “Ontogeny of large birds: Migrants do it faster”, The Condor 106 (3), p. 540–548. doi:10.1650/7506.  Arkivigite je 2012-04-25 per la retarkivo Wayback Machine
  22. Urfi, AJ (2003). “Record of a nesting colony of painted stork Mycteria leucocephala at Man-Marodi Island in the Gulf of Kutch”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 100, p. 109–110. 
  23. Sundar, KSG (2005). “Predation of fledgling Painted Stork Mycteria leucocephala by a Spotted Eagle Aquila spp. in Sultanpur National Park, Haryana”, Indian Birds 1 (6), p. 144–145.  Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-20. Alirita 2012-08-29.
  24. Menon, Gopinathan K. & Jaishri Menon (2000). “Avian Epidermal Lipids: Functional Considerations and Relationship to Feathering”, Amer. Zool. 40 (4), p. 540–552. doi:10.1093/icb/40.4.540. 
  25. Clay, Theresa & GHE Hopkins (1960). “The early literature on mallophaga (part 4, 1787-1818)”, Bulletin of the British Museum. Entomology 9 (1), p. 1–61. 
  26. Pence, DB (1973). “Hypopi (Acarina: Hypoderidae) from the subcutaneous tissues of the wood ibis, Mycteria americana L”, Journal of Medical Entomology 10 (3), p. 240–243. 
  27. Ayub, Akber (2008). “A curious kinship”, Life positive, p. 38–40.  Arkivigite je 2012-11-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-03. Alirita 2012-08-29.
  28. Neginhal,SG (1993). “The bird village”, Sanctuary Asia 13 (4), p. 26–33. 
  29. Neginhal, SG (1977). “Discovery of a pelicanry in Karnataka”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 74 (1), p. 169–170. 
  30. Urfi, A. J. (1998). “A monsoon delivers storks”, Natural History 107, p. 32–39. 
  31. Pattanaik C; SN Prasad; N Nagabhatla; CM Finlayson (2008). “Kolleru regains its grandeur”, Current Science 94 (1), p. 9–10. 
  32. Pattanaik, C; S N Prasad; EN Murthy ; C S Reddy (2008). “Conservation of Painted Stork habitats in Andhra Pradesh”, Current Science 95 (8), p. 1001. 
  33. Subramanya S (2005). “Heronries of Tamil Nadu”, Indian Birds 1 (6), p. 126–140.  Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-20. Alirita 2012-08-29.
  34. Devkar, RV, JN Buch, PS Khanpara & R D Katara (2006). “Management and monitoring of captive breeding of Painted Stork and Eurasian Spoonbill in zoo aviary”, Zoos' Print Journal 21 (3), p. 2189–2192.  Arkivigite je 2012-04-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-25. Alirita 2012-08-29.
  35. Weinman,AN (1940). “Breeding of the Indian Painted Stork under semi-domestication”, Spolia Zeylanica 22 (1), p. 141–144. 

Aliaj fontoj redakti

  • Chaleow Salakij, Jarernsak Salakij, Nual-Anong Narkkong, Decha Pitakkingthong and Songkrod Poothong (2003) Hematology, Morphology, Cytochemistry and Ultrastructure of Blood Cells in Painted Stork (Mycteria leucocephala) Arkivigite je 2012-04-25 per la retarkivo Wayback Machine. Kasetsart J. (Nat. Sci.) 37:506-513
  • Urfi, A. J. 1997. The significance of Delhi Zoo for wild water birds, with special reference to the Painted Stork (Mycteria leucocephala). Forktail 12:87–97.
  • Shah,RV; Menon,GK; Desai,JH; Jani,MB (1977) Feather loss from capital tracts of Painted Storks related to growth and maturity: 1. Histophysiological changes and lipoid secretion in the integument. J. Anim. Morphol. Physiol. 24(1):99-107

Eksteraj ligiloj redakti