La Blankakola milvo, Leptodon forbesi, estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiaj milvoj, agloj kaj cirkuoj. Ili loĝas en Sudameriko en limigita areo de nordorienta Brazilo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankakola milvo
Blankakola milvo
Blankakola milvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Leptodon
Specio: L.. forbesi
Leptodon forbesi
(Swann, 1922)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankakola milvo estas 50 cm longa. Plenkreskulo havas grizan kapon kun blanka nuko, nigrajn suprajn partojn, blankajn subajn partojn, kaj grizan voston kun tre larĝa, nigra antaŭfina bendo kaj blankeca pinto. Ĝi estas tre simila al pli sude distribuata Grizkapa milvo (L. cayanensis) kaj estis ofte merĝita en ĝi kiel subspecio.

Tiu specio estis klasita kiel Draste Endanĝerita. Estis malmultaj vidaĵoj el ĝi, kaj oni scias neniom pri manĝo aŭ reprodukta ekologioj. La areoj kie ĝi estis vidata, en marborda Alagoas kaj Pernambuko, suferis amasan senarbarigon. La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulata je nur kelkaj 50 paroj.

La latina scienca nomo rememoras la britan zoologon William Alexander Forbes.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti