Blankakrona albatroso

La Blankakrona albatroso (Thalassarche steadi) estas talasarko nome marbirdo kiu reproduktiĝas sur insuloj ĉe Novzelando. Ne ĉiuj fakuloj interkonsentas pri ĉu tiu formo estu agnnoskita kiel separata specio el la Singarda albatroso, Thalassarche cauta. Ĝi estas mezgranda nigreca, ardezgriza kaj blanka albatroso kaj ĝi estas unu el plej grandaj el la talasarkoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankakrona albatroso
Blankakrona albatroso
Blankakrona albatroso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Thalassarche
Thalassarche steadi
(Falla, 1933)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

Talasarkoj estas tipo de albatrosoj kiuj apartenas al la familio de Diomedeedoj kaj al la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[1], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[2]

Ili havas ankaŭ salglandon situanta super la naza trapasejo kiu helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ĝi elpelas altan salan solvaĵon el sia nazo.[3]

La Blankakrona albatroso estas parto de pli granda komplekso de albatrosoj konsista el la Singarda albatroso, Thasassarche cauta, Salvina albatroso, Thalassarche salvini, kaj Ĉathama albatroso, Thalassarche eremita. En 1998, Robertson kaj Nunn rekomendis kvarvojan disigon,[4] kaj kelkaj fakuloj akceptis tion. BirdLife International akceptis en 2007,[5] ACAP en 2006,[6] kaj Brooke en 2004.[7] La SACC akceptis trivojan disigon, kun steadi, la Blankakronan albatroson grupe kun la Singarda albatroso.[8][9][10] James Clements ankoraŭ ne akceptis iun ajn el tiuj disigoj.[11] Fine, sekve de Brooke, tiu specio estis ŝanĝita el Diomedea al Thalassarche, kio estis ĝenerale akceptita de plej fakuloj.

Aspekto redakti

La Singarda albatroso averaĝe estas 90 al 99 cm longa, kun enverguro de 220 al 256 cm,[12]. Ĝi havas tre blankan kronon, kio estas tialo por la komuna nomo, kaj kontrastas kun hela arĝentogriza vizaĝo kaj pli malhela brovareo. Kelkaj plenkreskuloj havas blankajn dorsojn kun brunpintaj plumoj.[13] Ili havas malhelgrizan dorson kaj nigran voston. Plej el la resto de la korpo estas blanka. Ties beko estas palgriza al blua kun flava pinto. Junuloj havas grizan bekon kun malhela pinto, kaj ties kapo estas pli malhela, kun grizo en kolo.

Teritorio kaj vivejo redakti

Reprodukta Populacio kaj Tendencoj[5]
Loko Populacio Dato Tendenco
Insulo Disappointment 72,000 paroj 1993
Aŭklandinsulo 3,000 paroj
Antipodaj Insuloj 50—100 paroj 1994
Insulo Adams 100 paroj
Totalo 150,000 1993 Stabila

Ili estas endemiaj de insuloj ĉe la marbordoj de Novzelando, kun populacio de 75,000 reproduktaj paroj, ĉirkaŭkalkulitaj en 2007,[14][15] kaj 350,000 al 375,000 totalaj birdoj.[16] Insulo Disappointment has 72,000 parojn, Aŭklandinsulo havas 3,000 parojn, Insulo Adams (Aŭklandoj) havas 100 parojn,[16][17] kaj Boloninsulo (Antipodaj Insuloj) havas 100 parojn.[18]

Junuloj kaj nereproduktaj birdoj ŝajne manĝas en sudokcidenta Atlantiko[19] kaj ĵusa analizo pere de DNA de birdoj ĉe Suda Georgio konfirmis ĝin.[20] Krome, uzante diferencajn teknikojn, fakuloj montris, ke ili manĝas ĉe marbordoj de sudokcidenta Afriko.[21][22][23] Junuloj ŝajne iras tiom for kiom ĝis suda Atlantiko kaj sudokcidenta Hinda Oceano.

Kutimaro redakti

Manĝo redakti

Ili estas surfacomanĝantoj, sed povas uzi neprofundajn plonĝojn por atingi manĝon kio povas esti fiŝoj, cefalopodo, tunikuloj, kaj krustuloj.[5]

Reproduktado redakti

La Blankakrona albatroso reproduktiĝas ĉiujare sur rokoj de malgrandaj insuloj.[5]

Konservado redakti

La IUCN klasigas tiun specion kiel Preskaŭ Minacata,[24] kun loĝa teritorio de 77,700,000 km² kaj reprodukta teritorio de nur 22 km². La plej granda minaco por tiu birdo estas multhokada fiŝkaptado kaj tren-fiŝkaptejoj.[15] Retaj kabloj kulpas pri grandaj kvantoj de mortoj; tamen ili estas neuzitaj ekde 1992.[16][17] Komerca ekspluatado de kalmaroj en Bass Markolo povas prezenti minacon ĉar malpliigas la manĝodisponeblon. Ankaŭ porkoj en Aŭklandinsulo malpliigis la nestumadon el 1972–1982, kaj ankaŭ sovaĝiĝintaj katoj kaptas malgrandajn nombrojn de idoj.[16][17][25]

Ekde 2006, birdoj de Aŭklandinsulo ekestas monitoritaj, kaj tio povas esti pliiganta la populacion.[22]

Notoj redakti

  1. Sibley D. A. (2001)
  2. Double, M. C. (2003)
  3. Ehrlich, Paul R. (1988)
  4. Robertson C. J. R. & Nunn G. B. (1998)
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 BirdLfie International (2008)(a)
  6. ACAP (2006)
  7. Brooke, M. (2004)
  8. Remsen Jr., J. V. (2004)
  9. Remsen Jr., J. V. (2005)
  10. Remsen Jr., J. V. (2008)
  11. Clements, J. (2007)
  12. Dunn, Jon L. & Alderfer, Jonathan (2006)
  13. Watkins, B. (2008)
  14. Gales, R., et al. (1998)
  15. 15,0 15,1 Baker, G. B., et al. (2007)
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 Taylor, G. A. (2000)
  17. 17,0 17,1 17,2 Croxall, J. P. & Gales, R. (1998)
  18. Tennyson, A., et al. (1998)
  19. White, R. W., et al. (2002))
  20. Phalan, B., et al. (2004)
  21. Abbott, C. L., et al. (2006)
  22. 22,0 22,1 Thompson, D. R. & Sagar, P. M. (2007)
  23. Robertson, C. J. R., et al. (2003)
  24. BirdLife International (2008)
  25. Thompson, D. R. & Sagar, P. M. (2006)

Referencoj redakti

  • Abbott, C. L.; Double, M. C.; Gales, R.; Baker, G. B.; Lashko, A.; Robertson, C. J. R.; Ryan, P. G. (2006). "Molecular provenance analysis for Shy and White-capped Albatrosses killed by fisheries interactions in Australia, New Zealand and South Africa". Conservation Genetics (7): 531–542.
  • ACAP (2007). "Agreement on the Conservation of Albatrosses and Petrels : ACAP Species". ACAP. Retrieved 22 Feb 2009.
  • Baker, G. B.; Double, M. C.; Gales, R.; Tuck, G. N.; Abbott, C. L.; Ryan, P. G.; Petersen, S. L.; Robertson, C. J. R. et al. (2007). "A global assessment of the impact of fisheries-related mortality on Shy and White-capped Albatrosses: conservation implications". Biological Conservation (137): 319–333.
  • BirdLife International (2008). Thalassarche steadi. In: IUCN 2008. IUCN Red List of Threatened Species. Retrieved 22 Feb 2009.
  • BirdLife International (2008(a)). "White-capped Albatross - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Retrieved 22 Feb 2009.
  • Brooke, M. (2004). "Procellariidae". Albatrosses And Petrels Across The World. Oxford, UK: Oxford University Press. ISBN 0-19-850125-0
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Croxall, J. P.; Gales, R. (1998). "Assessment of the conservation status of albatrosses". In Robertson, G.; Gales, R. Albatross biology and conservation. Chipping Norton, Australia: Surrey Beatty & Sons
  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Dunn, Jon L.; Alderfer, Jonathan (2006). "Albatrosses". In Levitt, Barbara. National Geographic Field Guide to the Birds of North America (fifth ed.). Washington D.C.: National Geographic Society. p. 80. ISBN 978-0-7922-5314-3.
  • Ehrlich, Paul R.; Dobkin, David, S.; Wheye, Darryl (1988). The Birders Handbook (First ed.). New York, NY: Simon & Schuster. pp. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Gales, R.; Brothers, N.; Reid, T. (1998). "Seabird mortality in the Japanese tuna longline fishery around Australia, 1988-1995". Biological Conservation (86): 37–56.
  • Phalan, B.; Phillips, R. A.; Double, M. C. (2004). "A White-capped Albatross, Thalassarche [cuata] steadi, at South Georgia: first confirmed record in the south-western Atlantic". Emu (104): 359–361.
  • Remsen Jr., J. V.; et al. (December 2004). "Proposal #155 to South American Check-list Committee: Split Shy Albatross Thalassarche cauta into two or three species". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Retrieved 18 Feb 2009.
  • Remsen Jr., J. V.; et al. (February 2005). "Proposal (#166) to South American Classification Committee: Re-lump Thalassarche eremita and Thalassarche salvini with Thalassarche cauta". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Retrieved 18 Feb 2009.
  • Remsen Jr., J. V.; et al. (28 Feb 2008). "Proposal (#255) to South American Classification Committee : Follow-up to Proposal 155: Split Thalassarche cauta into three species". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Retrieved 18 Feb 2009.
  • Robertson, C. J. R.; Bell, D.; Sinclair, N.; Bell, B. D. (2003). "Distribution of seabirds from New Zealand that overlap with fisheries worldwide". Science for Conservation (Wellington, New Zealand: Department of Conservation) (233).
  • Robertson, C. J. R.; Nunn, G. B. (1998). "Towards a new taxonomy for albatrosses". In Robertson, G.; Gales, R. Albatross biology and conservation. Chipping Norton, Australia: Surrey Beatty & Sons. pp. 13–19.
  • Taylor, G. A. (2000). "Action plan for seabird conservation in New Zealand. Wellington: Department of Conservation". Threatened Species Occasional Publication (16).
  • Tennyson, A.; Imber, M.; Taylor, R. (1998). "Numbers of Black-browed Mollymawks (Diomedea m. melanophrys) and White-capped Mollymawks (D. cauta steadi) at the Antipodes Islands in 1994-95 and their population trends in the New Zealand region". Notornis (45): 157–166.
  • Thompson, D. R.; Sagar, P. M. (2006). "Conduct a population and distributional study on White-capped Albatross at the Auckland Islands". Unpublished annual report to the Conservation Services Programme, Department of Conservation.
  • Thompson, D. R.; Sagar, P. M. (2007). "Conduct a population and distributional study on White-capped Albatross at the Auckland Islands". Unpublished annual report to the Conservation Services Programme, Department of Conservation.
  • Watkins, B. (2008) in litt
  • White, R. W.; Gillon, K. W.; Black, A. D.; Reid, J. B. (2002). The distribution of seabirds and marine mammals in Falkland Islands waters. Peterborough, U.K.: Joint Nature Conservation Committee.

Vidu ankaŭ redakti