Blankamaska jakutingo

La Blankamaska jakutingo (Pipile cumanensis) estas sudamerika kokoforma birdo de la familio Kracedoj. Ĝi kaj aliaj tri specioj apartenas al la genro Pipilo (latine Pipile).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankamaska jakutingo
Blankamaska jakutingo
Blankamaska jakutingo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Pipile
Specio: P. cumanensis
Pipile cumanensis
(Jacquin, 1784)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kompono, teritorio kaj vivejo redakti

Estas du subspecioj de Blankamaska jakutingo, Pipile cumanensis cumanensis kaj Pipile cumanensis grayi. La unua subspecio P. c. cumanensis (Jacquin, 1784) troviĝas en Gujanoj, ĉe la rivero Orinoko en Venezuelo, sudorienta Kolombio, suden al nordokcidenta Amazonio en Brazilo kaj en sudorienta Peruo. Tie kaj eble en norda Bolivio ĝi interreproduktiĝas kun la pli granda P. c. grayi (Pelzeln, 1870), nome la alia subspecio kiu loĝas en norda kaj centra Bolivio, norda kaj orienta Paragvajo kaj Mato Grosso de Brazilo.[1] Tiu specio loĝas surloke en arbaroj: en Kolombio kaj Venezuelo, humidaj arbaroj de malaltaj teroj (foje tiom alte kiom ĝis 1000 m) ĉu laŭsezone inundataj aŭ ne, kaj ĉe ĉeriveraj arbaroj. Ĝi preferas la bordojn kie la arbaro kuniĝas al malferma tero aŭ rivero.[2][3]

Aspekto redakti

 
Ĉe Parque das Aves, Foz do Iguacu, Brazilo

La Blankamaska jakutingo estis priskribita kiel "strange 'prahistoria' (reptilieca)" sed "bela".[2] Ĝi averaĝe estas 69 cm longa, inklude siajn kolon kaj voston, ambaŭ longaj, la kolo kaj la kapo disproporcie fajnaj kaj malgrandaj, la vosto disproporcie granda. Plejparte la plumaro estas nigra kun verdeca brilo — blueverdeca ĉe cumanensis, oliveca ĉe grayi. Ĝi havas grandan blankan makulon ĉe ĉiu flugilo, blankajn makuletojn ĉe la flugilkovriloj kaj brusto, blankan makulon superokulan, kaj blankan aŭ sablokoloran nukon (kaj supran nukon ĉe grayi). Ambaŭ subspecioj havas mallongan blankan aŭ sablokoloran kreston; ĉe cumanensis ĝi estas krispa kaj preskaŭ solidkolora; ĉe grayi ĝi estas hareca, kaj la plumobordoj estas nigraj, kaj tio aspektas kvazaŭ strioj. La beko estas helblua ĉe la bekobazo kaj kobalto-blua ĉe la pinto. Ambaŭ subspecioj havas bluajn nudajn karnaĵojn ĉe gorĝo kun brido ĉe cumanensis kaj pendanta karunklo ĉe grayi. La kruroj estas ruĝaj.[1][2][3]

Dum la reprodukta sezono ĝi estas bruema. Mateniĝe ĝi elsendas "pepecan" alvokon de 6 aŭ pli malpli mallaŭtaj malaltatonaj klaraj fajfoj, "iomete ascendaj laŭ tono, puuii, puuii, puuii,…", similaj al tiuj de la Skvamdorsa formikulo. Ties fluga memmontrado, mateniĝe aŭ dumtage, inkludas "2 rapidajn flugilfrapojn (ofte apenaŭ aŭdeblaj), poste 2 zumaĵojn per fluigloj," el kiuj la dua kontraŭas la unuan kiel ĉe kartomiksado (Kolombio kaj Venezuelo). Ĉe aliaj sezonoj ĝi estas kutime silentema.[2]

Kutimaro redakti

Tiu neotropisa specio loĝas en paroj dum la reprodukta sezono kaj laŭ pli grandaj grupoj, tiom multaj kiom ĝis 12, aliepoke. Ĝi piediras lerte aŭ saltetas helpe de siaj flugiloj en la kanopeo aŭ subkanopeo de la arbaro, ĉefe en arboj kun floroj aŭ fruktoj kiujn ili manĝas. Por trapasi klarejojn ĝi ekflugas per rapida flugilfrapado kaj poste glitadas, faronta alian flugilfrapadon se necesas por teni sian alton. Kaze ne esti ĉasata ĝi estas sufiĉe komuna kaj facile videbla.[2][3]

Oni konas malmulte pri ties reproduktado. En Kolombio ĝi estis observita en reprodukta kondiĉo en Februaro kaj ovodemetanta en Majo. Unu nesto estis konstruita el bastonetoj en densa vegetaĵaro en la kanopeo kaj ĝi enhavis tri flavecblankajn ovojn.[3]

Taksonomio redakti

Anstataŭ specio, la Blankamaska jakutingo estis foje konsiderita du subspeciojn de la Pipile pipile,[1][2][3] nomo kiu tie ĉi estas limigita al la Blumaska jakutingo aŭ Trinidada jakutingo. Kelkaj fakuloj malkonsentas, kiel faras ĵusa pruvaro. Genetika studaro sugestas disigon,[4] sed libera interreproduktado inter tiu specio (grayi) kaj la Kujubio en orienta Bolivio, kreante "hibridan svarmon", sugestas kunigon.[5]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Blake, Emmet R.. (1977) Manual of Neotropical Birds. Volume 1: Spheniscidae (Penguins) to Laridae (Gulls and Allies). University of Chicago Press, p. 416. ISBN 0-226-05641-4.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Hilty, Steven L.. (2003) Birds of Venezuela. Princeton University Press, p. 261–262. ISBN 0-691-09250-8.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Hilty, Steven L.; Brown, William L.. (1986) A Guide to the Birds of Colombia. Princeton University Press, p. 66. ISBN 0-691-08371-1.
  4. Grau, Erwin T.; Pereira, Sérgio Luiz; Silveira, Luís Fábio; Höfling, Elizabeth & Wanjtal, Anita (2005): Molecular phylogenetics and biogeography of Neotropical piping guans (Aves: Galliformes): Pipile Bonaparte, 1856 is synonym of Aburria Reichenbach, 1853. (pdf) Molecular Phylogenetics and Evolution 35: 637-645. COI:10.1016/j.ympev.2004.12.004
  5. del Hoyo, Josep; Motis, Anna, updated chapter in Delacour, Jean; Amadon, Dean. (2004) Curassows and Related Birds. Lynx Edicions in association with the American Museum of Natural History, p. 321–476. ISBN 84-87334-64-4. Cited by Remsen, J. V., Jr., C. D. Cadena, A. Jaramillo, M. Nores, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, T. S. Schulenberg, F. G. Stiles, D. F. Stotz, kaj K. J. Zimmer. Version 20 October 2007. A classification of the bird species of South America. American Ornithologists' Union. Arkivigite je 2009-03-02 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Filmeto kaj alia el Internet Bird Collection. Konsultita la 2007-10-20.