Blankanigra akcipitro

La Blankanigra akcipitro aŭ pli simple Nigra akcipitro (Accipiter melanoleuca) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankanigra akcipitro
Blankanigra akcipitro
Blankanigra akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Accipiter melanoleucus
(Smith, 1830)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Accipiter melanoleucus - MHNT

Ĝi troviĝas en arbaroj tra granda parto de subsahara Afriko.

Ĝi estas relative granda membro de la genro Accipiter, kaj la plumaro de la Blankanigra akcipitro, kiel la komuna nomo sugestas, estas ĉefe nigra, sed kun varia kvanto de blanka sube, game el preskaŭ tute blanka, al nigra escepte pro blankaj gorĝo kaj subvosto. Ankaŭ la latina scienca nomo spegulas tiun kombinon de blanka kaj nigra per latinigita kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka en melanoleucus signife la unua fakte "nigra" kaj la dua "blanka". Junulo estas pli bruna kaj havas striecon en subaj partoj. La vaksaĵo, iome de suba brido, mallarĝa ĉirkaŭokulo kaj kruroj estas flavaj.

Referencoj redakti