Blankapuga eŭfonjo

La Blankapuga eŭfonjo (Euphonia minuta) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankapuga eŭfonjo
Blankapuga eŭfonjo
Blankapuga eŭfonjo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. minuta
Euphonia minuta
(Cabanis, 1849)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiu neotropisa birdo troviĝas el Meksiko tra Centrameriko nome en Belizo, Kostariko, Gvatemalo, Honduro, Nikaragvo, Panamo kaj granda parto de norda Sudameriko nome pacifika marbordo de Kolombio kaj Ekvadoro, al amazonia Brazilo, Venezuelo kaj Gujanoj, krom en Peruo kaj Bolivio. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj, arbarbordoj, ĉe kultivejoj kaj duaranga vegetaĵaro.

Aspekto redakti

Estas malgranda fringedo 9 al 10 cm longa. La masklo estas ĉefe flavanigra, simila al E. affinis kaj al E. hirundinacea. Li havas kiel distingilo la blankan plumaron en suba ventro kaj pugo. Krome la supraj partoj (vizaĝo, krono, nuko, dorso, flugiloj kaj vosto) estas nigrecaj kun iom da malhelblua nuanco, kun flava makulo en la frunto. La gorĝareo estas eĉ pli nigra, kaj la subaj partoj ĉefe flavaj. La ino estas olivverdeca en supraj partoj kaj flaveca en subaj partoj; la gorĝo kaj la centra ventro estas grizaj.

Subspecioj redakti

  • Euphonia minuta humilis (Cabanis, 1861)
  • Euphonia minuta minuta Cabanis, 1848

Referencoj redakti