La Blankbrova paruo (Poecile superciliosus, iam Parus superciliosus) estas paseroforma birdo de la familio Paruedoj. Ĝi estas endemia de la montaraj arbaroj de sudokcidenta Ĉinio (del Hoyo et al. 2007).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankbrova paruo
Blankbrova paruo
Blankbrova paruo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Poecile
Specio: P. superciliosus
Poecile superciliosus
(Przewalski, 1876)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas 13.5–14 cm longa, kun pezo de 10–12 g. La bildo de la plumaro estas tre simila al tiu de la okcidenta nordamerika Montoparuo P. gambeli (el kiu foje ĝi estis konsiderata subspecio, spite devenon de malsama kontinento), diference en brusto kaj vangoj kiuj estas ruĝecbrunaj, ne blankaj, kaj havas pli longan kaj pli precize markita blanka brovostrio de kie devenas la nomo en Esperanto kaj en la latina scienca nomo superciliosus, signife “superokululo”; la dorso estas ankaŭ pli bruna kaj ne grizecbruna (del Hoyo et al. 2007).

Ili reproduktiĝas en alpa arbustejaj arbaroj de Berberis, Ramnacoj, Rododendro, kaj Salix je 3,200–4,235 m de altitudo, descendante vintre al iom pli malaltaj niveloj kie ili loĝas en arbaroj de koniferoj, ĉefe Piceoj. Ili nestumas surgrunde en rokofendoj aŭ malnovaj nestotruoj de roduloj (del Hoyo et al. 2007).

La nomo de la genro Poecile estas ofte traktata kiel ina (kun finaĵoj por specioj kiaj superciliosa); tamen tion ne specifis la origina genraŭtoro Johann Jakob Kaup, kaj laŭ ICZN la nomo de la genro estu vira kun finaĵoj kiaj superciliosus (del Hoyo et al. 2007).

Referencoj redakti