Blankenberg (Turingio)

komunumo en Turingio, Germanio

Blankenberg [BLANknberk] estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Orla de la federacia lando Turingio, kaj ekde januaro 2019 estas parto de tiam nove kreita komunumo Rosenthal am Rennsteig. Fine de la jaro 2017 la loĝloko havis 902 loĝantojn. Ĝis la fino de 2018 ĝi apartenis al komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Saale-Rennsteig

Blankenberg
Blazono
Blankenberg (Turingio) (Germanio)
Blankenberg (Turingio) (Germanio)
DEC

Map

komunumo en Germanio • komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saale-Orla
Komunumo Rosenthal am Rennsteig
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036642
Poŝtkodo 07366
Aŭtomobila kodo SOK
Oficiala Municipokodo 16075003
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 24′ N, 11° 43′ O (mapo)50.411.716666666667Koordinatoj: 50° 24′ N, 11° 43′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 420 m
Areo 3,74 km²
vdr
la komunuma blazono (jen en pli malnova kolorigo)

La komunumo situas borde de la rivero Saale. Loke historie aparte gravis la farado de papero per riverobordaj akvomuelejoj, kaj sekve la komunuma blazono bildigas la riveron Saale kaj tradician paperfarejon.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la rivero Saale apud Blankenberg estas la limo inter la landoj Turingio kaj Bavario
 
paroĥa domo