Blankgorĝa emberizo

La Blankgorĝa emberizo, Blankagorĝa emberizo, Blankagorĝa zonotriĥoBlankagorĝa plumzonulo (Zonotrichia albicollis) estas mezgranda birdospecio membro de la grupo de Amerikaj paseroj indiĝena de Nordameriko kaj membro de la genro de zonotriĥoj, kiu enhavas speciojn de brunstriecaj dorsoj kaj distingaj kapobildoj kaj familio de Emberizedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankgorĝa emberizo
Blankgorĝa emberizo
Blankgorĝa emberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Zonotrichia
Specio: Z. albicollis
Zonotrichia albicollis
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Blankgorĝa emberizo

Aspekto redakti

 
Birdoj de la blankastria formo havas flavon nur en bridoj

La Blankgorĝa emberizo estas paserina birdo 17 cm longa kun enverguro de 23 cm kaj tipa pezo de 26 g.[1]

 
Otavo, Ontario

Estas du plenkreskaj plumarvariaĵoj konataj kiel la flavecastria kaj la blankastria formoj. Ĉe la blankastria formo la krono estas nigra kun blanka centra strio. Ankaŭ la superokulo estas blanka. La orelareo estas griza kun supra bordo formante nigran traokulan strion.[1]

Ĉe la flavecastria formo, la krono estas malhelbruna kun flaveca centra strio. Ankaŭ la superokulo estas flaveca. La orelareo estas griza au helbruna kun supra bordo formante brunan traokulan strion. Ambaŭ variaĵoj montras malhelajn okulojn kun fajna hela okulringo, blankan gorĝon (kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo, kiu aludas al kolo anstataŭ la gorĝo), flavajn bridojn kaj grizan bekon.[1] Estas variaĵo kaj kelkaj individuoj povas montri po malhelan flankan strion ĉiuflanke de la gorĝo.

Ili preskaŭ ĉiam pariĝas kun la mala kolormorfo por reproduktado. La du kolormorfoj ekzistas proksimume en simila nombro. Kaj masklo kaj ino de la blankastriaj birdoj estas pli agresemaj ol la flavecastriaj birdoj dum la reprodukta sezono.

La brusto havas grizajn aŭ flavecajn striojn kiuj plias suben al flankoj, sed la ventro estas ĝenerale helgriza. La flugiloj estas ruĝecbrunaj kun du markataj blankaj flugilstrioj kaj grizecaj ŝultroj. Ambaŭ seksoj estas morfologie similaj.[1] La kruroj estas rozkoloraj.

Kutimaro redakti

Reproduktado redakti

Blankgorĝaj emberizoj reproduktiĝas en centra Kanado kaj Nov-Anglio. Ili nestumas ĉu surgrunde sub arbustoj aŭ malalte en arboj en decidua aŭ miksitaj arbaraj areoj. La ino demetas 3-5 brunmarkecajn blu- aŭ verdecblankajn ovojn.

Vintro kaj migrado redakti

Vintre ili migras al suda kaj orienta Usono. Tiu birdo estas rara vaganto en okcidentan Eŭropon.

Dieto redakti

Tiuj birdoj manĝas surgrunde sub aŭ ĉe arbustoj aŭ inter malalta vegetaĵaro. Ili manĝas ĉefe semojn, insektojn kaj berojn.

Kanto kaj alvokoj redakti

Kanto de Blankgorĝa emberizo

Estas almenaŭ du distingaj kantoj fare de tiu specio. Unu konsistas el komenca noto, sekve de tri aŭ pliaj ripetataj notoj je intermezo de ĉirkaŭ granda triono. La dua kanto konsistas el komenca noto, poste melodio kaj tria noto, ripetata 2-3 fojojn, je intermezo de ĉirkaŭ malgranda triono. Tiu dua kanto estas komune priskribita anglalingve kiel "Po-or Sam Peabody, Peabody, Peabody" (aŭ "O-oh sweet Canada, Canada, Canada"). La ritmo estas tre regula, kaj la tembro povus estis priskribita kiel miskanto. Tiuj muzikaj intermezoj estas nur proksimumaj; al homa orelo la kanto ofte sonas senmelodie. La ripetata noto ofte ŝanĝas laŭtone iomete, kontribue al tiu efiko.

La Blankgorĝa emberizo havas ankaŭ almenaŭ du alvokojn, aldone al sia kanto.

Dialektoj redakti

En la kanto de birdoj kun granda distribuareo foje estas konstateblaj tiuj geografiaj diferencoj. Plej kurioze ĵusa studo pruvis, ke dialektaj diferencoj povas etendiĝi malprofite al aliaj diferencoj ene de tiu ĉi sama specio kaj en tre mallonga tempodaŭro. Tiu studo analizis la kanton de la Blankgorĝa emberizo (Zonotrichia albicollis) en Kanado kaj nordorienta Usono, kies kanto finis per sama noto ripetita trifoje; tamen jam en 1990-aj jaroj oni konstatis ripeton de tiu noto de nur du fojoj en Brita Kolumbio, do plej okcidente en la distribuareo. En la provinco Alberto en 2004 la duono de maskloj ankoraŭ kantis la trioblan noton, sed dek jarojn poste faris tioni neniu, kaj en 2019 la dunota kanto jam estis atinginta okcidentan Kebekion, je 3 300 km el la naskoloko de tiu dialekta difernco. Oni supozas, ke tio estis helpita de kunvivado de populacioj vintre. Oni konstatis pere de markado per GPS, ke parto de la birdoj de Brita Kolumbio vintrumas tra la Roka Montaro kaj eble tie oni instruis la novan "modon". Ĉiuokaze estis surprizo por la fakuloj, ke tiu ŝanĝo tiom rapide okazis kaj krome oni spekulativas ĉu inoj estis allogitaj per la novaĵo, kio decidigis la masklojn al la kantoŝanĝo.[2]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Sibley, David A.. (2000) National Audubon Society The Sibley Field Guide to Birds. Nov-Jorko: Alfred A. Knopf, p. 494. ISBN 0-679-45122-6.
  2. "Aves de España", en Aves y naturaleza, nº 32, 2020, Madrido, SEO BirdLife, paĝo 18. Citita el Otter, K. E., Mckenna, A., LaZerte, S. E. kaj Ramsay, S. M. (2020). Continent-wide shifts in song dialects of White-Throated Sparrows. Current Biology, 30: 1-5. [1].

Referencoj redakti

  • Byers, Clive; Olsson, Urban & Curson, Jon (1995): Sparrows and Buntings: A Guide to the Sparrows and Buntings of North America and the World. Houghton Mifflin, Boston. ISBN 0-395-73873-3

Eksteraj ligiloj redakti