La Blankkapa kolombo (Columba leucomela) estas birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estas loĝanta reproduktanta birdo kiel endemio en la orienta marbordo de Aŭstralio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankkapa kolombo
Masklo
Masklo
Ino
Ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Blankkapa kolombo Columba leucomela
Temminck, 1821
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La habitato de tiu kolombo estas de Cooktown (Kvinslando) ĝis suda Novsudkimrio, kun pliiĝantaj nombroj troveblaj nuntempe en orienta Viktorio. Ĝi povas estis ofte trovata en tropikaj regionoj, subtropikaj pluvarbaroj, arbustaroj, akvofluejoj kaj surstrataj arboj. Ekde koloniigo de Aŭstralio, iliaj nombroj malpliiĝis, sed ili prosperis en la enkondukita kamforlaŭro (Cinnamomum camphora).

La nesto de tiu kolombo ĝenerale konsistas el kelkaj bastonetoj kaj estas kutime metita alte en la kanopeo ĝis 18 metrojn alte. Tiu specio tendencas meti nur unu krem-blankan ovon. Reproduktado estas ĉefe el Oktobro ĝis Decembro.

La grando de tiu kolombo varias el ĉirkaŭ 38 ĝis 41 centimetroj. Plumaro konsistas el blankaj kapo kaj brusto kun brile griza dorsa areo de grizaj plumoj kun helgrizaj al verdecaj plumobordoj. Flugiloj kaj vosto estas nigraj. La beko estas ruĝa kun flaveca pinto. La okulringo kaj piedoj estas ruĝaj kaj la okuloj estas paloranĝaj aŭ flavaj. La ino havas pli skvamecaspektajn kapon kaj bruston (ne tiom pure blankajn) kaj anstataŭ ruĝon kaj flavon en okulo kaj beko havas grizecbrunon. Junuloj havas grizajn kapoverton kaj bruston.

Tiuj kolomboj estas ofte trovataj solaj, pare aŭ en malgrandajaroj. Ili estas tre silentemaj kaj timidaj. Ilia flugo estas rapida kaj rekta. Ili alvoko estas laŭta kaj akra sono kiel "HUUU!" sekvita de akra inhalsono "uk" (ripetita trifoje). Foje la alvoko estas mallaŭta "um".

Blankkapaj kolomboj manĝas frukton en kanopeo sed povas manĝi ankaŭ surgrunde en malfermo. Ili manĝas ankaŭ faliĝintajn grenojn en maizkampoj.

Notoj redakti

Referencoj redakti

  • Gibbs, Barnes kaj Cox, Pigeons and Doves (Pica Press 2001) (ISBN 1-873403-60-7)
  • del Hoyo J., Elliott A. & Sargatal J. (1997) Handbook of the Birds of the World, Volume 4, Sandgrouse to Cuckoos. BirdLife International, Lynx Edicions, Barcelona, 679 p.
  • Prin J. & G. (1997) Encyclopédie des Colombidés. Éditions Prin, Ingré, 551 p.
  • Pizzey kaj Knight, "Field Guide to the Birds of Australia", Angus & Robertson, (ISBN 0-207-19691-5)
  • Trounsen kaj Trounsen, "Australian Birds: A Concise Photographic Field Guide, Cameron House. (ISBN 1-875999-47-7).

Eksteraj ligiloj redakti