Blankpinta kolombo

La Blankpinta kolombo (Leptotila verreauxi) estas granda specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankpinta kolombo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Leptotila Leptotila
Specio: Blankpinta kolombo Leptotila verreauxi
Charles Lucien Bonaparte 1855
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiu neotropisa birdo estas loĝanta reproduktanto el plej suda Teksaso en Usono tra Meksiko kaj Centrameriko suden ĝis okcidenta Peruo kaj centra Argentino. Ĝi reproduktiĝas ankaŭ en la proksimaj insuloj de norda Sudameriko, inkludante Trinidadon kaj Tobagon kaj la Nederlandajn Antilojn. Ekzistas kelkaj subspecioj; unu el la plej disvastigataj estas la nomiga taksono, L. v. verreauxi, el Nikaragvo ĝis Venezuelo, L. v. angelica el Teksaso kaj marborda Meksikio, L. v. decolor okcidente de Andoj el Kolombio al norda Peruo, L. v. brasiliensis en plej parto de la Amazonio norde de la rivero Amazono kaj L. v. decipiens en granda parto de centra Sudameriko.

La Blankpinta kolombo loĝas en arbustejo kaj arbaroj.

Aspekto redakti

 
Rifuĝejo Sabal Palm - Teksaso.

La Blankpinta kolombo havas ĉirkaŭan longon de 28 cm kaj pezon de 155 g. Plenkreskuloj de plej parto de la specio havas grizan koloron el la krono ĝis la nuko, helgrizan aŭ blankan fronton kaj blankecan gorĝon. La okulringo estas tipe ruĝa en plej parto de la teritorio, sed blua en plej parto de Amazonio kaj norda Sudameriko. La supraj partoj kaj flugiloj estas grizbrunaj kaj subaj partoj estas blankecaj kun nuanco al rozkoloro, helgriza aŭ senkolora en brusto. La subflugilaj kovriloj estas ruĝecaj. La vosto estas larĝe pinta je blanko, sed tio videblas ĉefe el sube aŭ dumfluge, kaj de tiu eco devenas la nomo de la specio. La beko estas nigra, la kruroj ruĝaj kaj la irizo flava.

La Blankpinta kolombo ŝajnas simila kun la parenca Grizfrunta kolombo, Leptotila rufaxilla, kiu preferas humidajn arbarojn. La plej certigaj diferenciloj estas la pli grizaj fronto kaj krono, kiu kontrastas malpli kun la subkrono ol ĉe la Grizfrunta kolombo. En la areo de koincido, la blankpinta kolombo kutime havas bluan (ne ruĝan) okulringon, sed tio ne estas fidebla en kelkaj partoj de Brazilo, Argentino, Bolivio, Paragvajo kaj Urugvajo, kie ĝi plej tipe estas ruĝa en ambaŭ specioj.

Kutimaro redakti

La Blankpinta kolombo videblas plej ofte sola aŭ en paroj kaj estas sufiĉe timida. La flugo estas rapida kaj rekta, kun la regula frapado kaj vipado kiu estas karaktera de kolomboj ĝenerale.

Ili konstruas grandan neston el bastonetoj en arbo kie la ino demetas du blankajn ovojn. Kovado daŭras ĉirkaŭ 14 tagojn kaj zorgado pliajn 15.

La manĝo de tiu specio estas ĉefe semojn kiujn prenas surgrunde, sed ili povas manĝi ankaŭ insektojn, inkludante papiliojn kaj tineojn. La voĉo estas bastona uuu-vuuuuu.

La scienca nomo de la Blankpinta kolombo (Leptotila verreauxi) rememoras la francajn naturalistojn Jules kaj Edouard Verreaux.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti