Blas de OTERO Muñoz (Bilbao, 15-a de marto de 1916 - Majadahonda (Madrido), 29-a de junio de 1979) estis hispana verkisto kaj unu el ĉefaj reprezentantoj de la socia poezio de la 1950-aj jaroj en Hispanio.

Blas de Otero
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1916 (1916-03-15)
en Bilbao
Morto 29-an de junio 1979 (1979-06-29) (63-jaraĝa)
en Madrido
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma edemo vd
Tombo Civil Cemetery, Madrid vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispana Imperio vd
Familio
Edz(in)o Tachia Quintanar • Sabina de la Cruz vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Otero dua de dekstre.

Biografio redakti

Infanaĝo, de Bilbao al Madrido: 1916 – 1933 redakti

Blas de Otero naskiĝis la 15an de marto de 1916 en Bilbao.[1] Je la 7 jaroj de aĝo li eniris en la lernejo de Juana Whitney, patrino de María de Maeztu; poste li studis antaŭmezlernejon ĉe jezuitoj. Plaĉis al li lia domo kun liaj gepatroj, frato kaj guvernistino, mademoiselle Isabel.[2] Male la lernejo reprezentis ian subpremadan inferon.

Post tri jaroj la familio ruiniĝis kaj translokiĝis al Madrido kaj tie li malkovris sian identecon. Tie li ekverkis.

Kiam li estis 13jaraĝa mortiĝis lia frato, tri jarojn pli aĝa ol li mem. Post tri jaroj mortiĝis ankaŭ lia patro. La gaja karaktero de Blas de Otero akriĝis; li iĝis introvertito kaj pesimisma. Tiam li ekobsedis pro morto. En 1931 li ekstudis juron; tuj poste li devis abandoni por reveni al Bilbao kun sia familio. La situacio de ruino akriĝis post la malapero de la patro, kio fakte devigis la revenon al la naskurbo.

Junaĝo, de "Alea" al "Nuestralia": 1933 – 1944 redakti

Reveninte en Bilbao, Blas de Otero devis vivteni la familion, dum li studis libere juron. La situacio iĝis tro peza por lia mensa stabileco, kiu kolapsis. La juna Otero eksuferis nervokrizojn. Li trovis tri apogojn: nome religio, amikeco kaj arto.

Lia religia vivo intensis. Li estis membro de la Federacio de Katolikaj Studentoj, kaj de asocio Los Luises de San Estanislao de Kostka... Li ekpublikis poezion tiam: nome versojn klare markitaj de religia kredo kaj influitaj de la mistikuloj hispanaj kaj de alia literaturo kristana: la Baladitas humildes, publikitaj en la revuo de la jezuitoj Los Luises. Li ekmoviĝis ĉe la artaj etosoj de sia urbo; kun grupo de amikoj li kreis diversajn poeziajn grupojn: eke "Los Luises"; poste "Alea" kaj fine "Nuestralia", lia propra kristala turo. "Alea" estis dekomence arta babilrondo kaj renkontiĝejo por intelektuloj ĉiatipaj. Post la Enlanda Milito li ekinteresiĝis por la publikado de la verkaro de ties membroj: en Cuadernos de Alea aperis Cántico espiritual (spirita kantaro), lia unua ampleksa verko.

Poste venis "Nuestralia", fermita kerno formita de Blas de Otero kaj aliaj kvar amikoj. Kiel grupo, ĝi havis mallongan vivon sed intensan, kaj ludis gravan rolon por la poezia solidiĝo de Otero. Danke al ties influo li ekeksperimentis per esprimivaj nekonataj resursoj. Ili estis markitaj de religia ardo: ties influoj oscilis inter la mistikuloj, Juan Ramón Jiménez kaj la Generacio de 27, pasante al poetoj tiom diferencaj kiom Rabindranath Tagore, Miguel Hernández kaj César Vallejo. Ili kutimis citi kaj deklamadi versojn en siaj kunsidoj: eble tiam adoptis Blas de Otero kio estos unu el siaj plej interesaj resursoj: nome la interteksteco.

Li baraktis inter la poezia alvoko, kiu postulis bohemian vivon, kaj la neceson labori por vivteni sian familion. En 1935 li finis Juron en Zaragozo; tuj ekflamis la Enlanda Milito. En 1941 li eklaboris kiel jura helpanto samtempe ke li ekprestiĝis kiel verkisto. En 1943 li revenis al Madrido kaj ekstudis Beletron, cele imiti aliajn poetojn-profesorojn kaj ekprofesori pri Literaturo. Tamen la Universitato seniluziigis lin kaj li revenis al Bilbao kiam la plej aĝa fratino (kiu vivtenis la familion) malsaniĝis kaj ne povis plulabori. Li enkulpiĝis pro la situacio kaj bruligis ĉiujn siajn poemojn kiel klopodo senkulpigi sin. Ekde tiam li dediĉis sin al instruado de juro private kaj al preparado de porfunkciulaj ekzamenoj.

Solidigo de la poezia alvoko: 1944 – 1955 redakti

En 1945 li suferis teruran deprimigan krizon kiu kondukis lin al menssanulejo de Usúrbil. Dum tiu krizo li detruis sian paceman koncepton de amikeco, sian firman religian sintenon kaj sian bonkorecan poezian valorigon. Tamen li trovis en la arta kreado sian plej efikan terapion. Tiam naskiĝis, preskaŭ tute, la tri plej gravaj verkoj de lia ekzistadisma ciklo: nome Ángel fieramente humano (anĝelo bestece homa), Redoble de conciencia (konscia rulado) kaj Ancia (unua silabo de la unua titolo kaj lasta de la lasta).

Kombinante nepublikigitajn poemojn kun aliaj publikigitaj en diversaj tiaman revuoj, naskiĝis Ángel fieramente humano, verko kiun li prezentis al la premio Adonais. Li ne ricevis ĝin, ŝajne pro religia heterodokseco. En 1950, tamen, li ricevis la premion Boscán per Redoble de Conciencia.

En 1950 li konis en Parizo la eŭskan aktorinon kaj poetinon Tachia Quintanar, kun kiu li havis bonan amikecon dum sia tuta vivo.

Ekde 1955 li jam estis konsiderita unu el la grandaj poetoj de la posmilita epoko hispania. Li ŝanĝis sian poeziarton el jesa al demandeca, pridemandante eĉ al dio. Aperas nur du roluloj: "mi", la poeto; kaj "ci", Dio. La "mi", solema kaj sufera, serĉas "ci"on por dialogo kaj trovas nur silenton.

De la ekzistadismo al la ekzistadismo: 1955 – 1964 redakti

La soleco de Blas de Otero kreskiĝis kun sia propra prestiĝo. La serĉado de "ci" kun kiu dialogi malsukcesis. Tamen li trovis malpliigon por sia soleco: nome la renkonto kun aliuloj, esti homo inter homoj. Tiele aperis la "ni" en lia poezio: ŝanĝo en lia poeziarto kiu ne nur signifis novan dimension en sia verko, sed ankaŭ la malkovron de la homa solidareco, kiu finigis lian krizon kaj redonis al li la spiritan pacon. La poezio de senradikiĝo iĝis poezio de renkonto.

Helpis al tio liaj novaj amikoj, poetoj kaj artistoj de la grupo bilbaana kaj gravaj nomoj de la Instituto Cisneros, kiu kondukis lin al la koncepto de "la inmensa mayoría" (la enorma majoritato). Lia prestiĝo estis jam tiom kreskinta ke li ekestis studita de fakuloj (Dámaso Alonso, Alarcos...).

Pro lia stranga sento al Hispanio, nome amor kaj malamo samtempe, li ekziliĝis al Parizo. Tie li kontaktis kun komunistaj etosoj kaj ex aliĝis en 1952 al la Komunisma Partio: en ĝi li vidis kristaligitaj siajn homajn idealojn. Li akceptis marksismon kiu havigis al li ĝeneralan klarigon pri la homo en la historio. La malkovro de filozofia kaj viva rigardilo alternativa al la dominanta en tiama Hispanio kontentigis lin. En Parizo fariĝis Pido la paz y la palabra (mi petas pacon kaj parolon) ekde lia nova kredo en la homa genro: poezio iĝis ili por klopodi ŝanĝi la mondon.

Se malamo estis portinta lin for de Hispanio, amo revenigis lin: la granda manko al lia tero portis lin al nova kriso kaj emocia kaj deprimiga. Fine de tiu jaro li revenis por ekkoni sian landon kaj amikiĝi kun la popolo. Kunvivis kaj laboris kun ministoj; vizitis la vilaĝojn de la interno de Kastilio, sen apenaŭ mono, vivtenante sin el sia laboro kaj el helpo de novaj amikoj survojaj. Tio helpis al li por la finigo de Pido la paz y la palabra kaj por la verkado de En castellano (kastililingve).

El 1956 al 1959 li vivis en Barcelono, kie li kontaktis kun lokaj artismaj grupoj. Tie oni cenzuris sian En castellano, sed li publikigis Ancia, rezulte el sumo de Ángel fieramente humano kaj Redoble de conciencia, plus kelkaj novaj poemoj. Kvankam kronologie en la epoko de socia poezio, lia temaro korespondas al la antauaxa epoko, nome ties finigo. Ancia ricevis la Premion de la Kritiko en 1958 kaj la Premion Fastenrath en 1961.

En 1960 li veturis al Sovetunio kaj al Ĉinio invitita de la Internacia Asocio de Verkistoj. Tiam oni publikigis (ĉiam for de Hispanio pro cenzuro) Esto no es un libro (tio ĉi ne estas libro, Puerto Rico, 1963) kaj Que trata de España (kiu temas pri Hispanio, Parizo, 1964).

En 1964 li translokiĝis al Kubo, kie li ricevis la Premion Casa de las Américas. Tie li konis la divorcitan kubaninon Yolanda Pina, al kiu li edziĝis. Dum tri jaroj li vivis en Havano kun ŝi; en 1967 li divorcis kaj revenis al Madrido, kie li renovigis la iaman amikecon kaj amon kun Sabina de la Cruz. Tiu rilato pluis ĝis la morto de la poeto kaj stabiligis lin definitive. li havis epokon de spirita paco, emocia trankvileco kaj kreiva pasio.

Lastaj jaroj: 1964 – 1979 redakti

Dum tiu epoko li publikigis nombrajn antologiojn kompilitaj de li mem, krom librojn enhavantajn novajn versojn. Li dediĉis sin ankaŭ al polurado de malnovaj; pro tio estas nombraj variantoj de lia verkaro.

Li malakceptis la frankismon, kaj sopiris por la demokratio dum 40 jaroj; luktis por ĝi, kaj eĉ aperis en mitingoj, prelegoj kaj koncertoj en la epoko de la unuaj balotadoj demokratiaj. Tamen la 29-a de junio de 1979 li mortiĝis en Majadahonda (Madrido) pro pulma malsano. Li estas entombigita en la civila tombejo de Madrido.

Verkaro redakti

Religia epoko redakti

Bibliografio de Blas de Otero redakti

Libroj de poezio redakti

  • Cuatro poemas, Eldonisto J. Díaz Jácome, 1941.
  • Cántico espiritual, Cuadernos del Grupo Alea, San Sebastián, 1942.
  • Ángel fieramente humano, Ínsula, Madrid, 1950.
  • Redoble de conciencia, Instituto de Estudios Hispánicos, Barcelona, 1951.
  • Pido la paz y la palabra, Ediciones Cantalapiedra, Torrelavega (Santander), 1955.
  • Ancia, Editor Alberto Puig, Barcelona, 1958 [enkonduko de Dámaso Alonso].
  • Parler clair / En castellano, Pierre Seghers, París, 1959 [dulingva eldono de Claude Couffon].
  • En castellano, Universidad Nacional Autónoma de México, México, 1960.
  • Ángel fieramente humano y Redoble de conciencia, Losada, Buenos Aires, 1960.
  • Que trata de España, Editorial R.M., 1964 [cenzurita eldono].
  • Que trata de España, Ruedo Ibérico, París, 1964.
  • Historias fingidas y verdaderas, Alfaguara, Madrid, 1970.
  • Pido la paz y la palabra, Lumen, Barcelona, 1975 [enkonduko de José Batlló, unua kompleta eldono en Hispanio].
  • En castellano, Lumen, Barcelona, 1977 [unua eldono en Hispanio].
  • Que trata de España, Visor, Madrid, 1977 [unua kompleta eldono en Hispanio].
  • Hojas de Madrid con La galerna, Galaxia Gutenberg-Círculo de Lectores, Barcelona, 2010 [eldono de Sabina de la Cruz, enkonduko de Mario Hernández].

Kompilaĵoj redakti

  • Con la inmensa mayoría, Losada, Buenos Aires, 1960 [kun Pido la paz y la palabra kaj En castellano].
  • Hacia la inmensa mayoría, Losada, Buenos Aires, 1962 [kun Ángel fieramente humano, Redoble de conciencia, Pido la paz y la palabra kaj En castellano].
  • Que trata de España, Editora Nacional de Cuba, La Habana, 1964 [kun Pido la paz y la palabra, En castellano kaj Que trata de España].

Antologioj redakti

  • Antología (y notas), Mensajes de Poesía, Vigo, 1952.
  • Esto no es un libro, Universidad de Puerto Rico, Río Piedras, 1963.
  • Expresión y reunión (1941-1969), Alfaguara, Madrid, 1969. Reeldono (1981)
  • Mientras, Javalambre, Zaragoza, 1970.
  • País (1955-1970), Plaza y Janés, Barcelona, 1971 [enkonduko de José Luis Cano].
  • Verso y prosa, Cátedra, Madrid, 1974 [propra eldono].
  • Todos mis sonetos, Turner, Madrid, 1977 [enkonduko de Sabina de la Cruz].
  • Poesía con nombres, Alianza, Madrid, 1977.
  • Antología poética, Bibliotex, Bilbao, 2002 [enkonduko de Pablo González de Langarika].

Nepublikaĵoj redakti

  • Poesía e historia.
  • Nuevas historias fingidas y verdaderas.

Referencoj redakti

  • Alarcos, M., La poesía de Blas de Otero, eld. Anaya, Salamanca, 1996.
  • Ascunce Arrieta, José A., Cómo leer a Blas de Otero, eld. Júcar, Madrid, 1990.
  • Harris, Mary A., La estructura como apoyo temático e ideológico en la poesía de Blas de Otero, eld. Pliegos, Madrid, 1991.

Notoj redakti

  1. Lia rilato kun Bilbao, kaj poste ankaŭ kun Hispanio, estis de amo-malamo. Li malakceptis la multajn mankojn de la socio kaj ties kutimaro, sed samtempe li amis sian landon pasie.
  2. Vidu "Mademoiselle Isabel", en Ángel fieramente humano, eld. Losada, Buenos Aires, 1972.

Eksteraj ligiloj redakti