Blazono de Ĉeĥio

La blazonoj de la Ĉeĥa Respubliko enkondukiĝis en 1993, kiam la Ĉeĥa Respubliko ekestis kadre de la malfondo de Ĉeĥoslovakio[1].

Blazono de Ĉeĥio
Uzata ekde: 17-a de decembro 1992
vdr

Priskribo redakti

La granda blazono redakti

La granda blazono de la Ĉeĥa Respubliko estas kvaronigita kaj montras la blazonon de la landoj de la bohemia reĝa kronlando, montrante la blazonon de la kerna lando Bohemio duoble[2].

Heraldike dekstre supre kaj maldekstre sube (el la vidpunkto de la spektanto maldekstre supre kaj dekstre sube) montratas la bohemia leviĝanta arĝenta leono kun duobla vosto, ora lango kaj ora foliokrono sur ruĝa fono - simbolo do por Bohemio. Maldekstre supre videblas aglo en ŝaktabulosimila ruĝa-arĝenta pluma dekoro, kun ora foliokrono, arĝenta krono kaj lango, sur blua fono - simbolo por Moravio, kaj dekstre sube aglo kun nigraj kruroj kaj lango, kaj kun arĝenta trifolio en la ungoj kaj ora foliokrono sur arĝenta fono por Silezio, kies sudorienta parto apartenas al Ĉeĥio (ĉeĥa Silezio)[3].

 
malgranda blazono de la ĉeĥia respubliko

La malgranda blazono redakti

En la malgranda blazono de la Ĉeĥia Respubliko bildiĝas leviĝanta arĝenta leono kun duobla vosto, ora lango kaj ora foliokrono sur ruĝa fono - ĝi identas al la tradicia blazono de Bohemio.

Kontraste al la granda ŝtata blazono, kiu uzatas por la formala reprezentigo de la ŝtato (ekzemple ĉe oficialaj registaraj konstruaĵoj kaj ĉe la ŝtataj limoj),la malgranda blazono aparte uzatas sur paperaĵoj pri decidoj, administraj aktoj kaj aliaj dokumentoj de ŝtataj aŭ publikaj institucioj. Precipe ĝi trovatas sur oficialaj stampoj kaj dokumentoj (ekzemple verdiktoj de juraj procesoj kaj universitataj diplomoj).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Velinger, Jan, "Heraldist, WWII vet, Jiří Louda dies at 94", Radio Prague, 2015-09-02. Kontrolita 2015-09-28.
  2. Sbírka Národní knihovny ČR. Ministry of Culture of the Czech Republic: Central Registry of Museum-type Collections. Alirita 12-a de januaro 2015.
  3. Alexander Nisbet. A System of Heraldry 1, p. 290.