La ŝtata blazono de Andoro en sia nuna formo ekvalidis en la jaro 1969.

Blazono de Andoro
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: en 1969
vdr
La flago de Andoro

Priskribo redakti

La ornamita blazonŝildo estas kvaronigita.

  1. La blazonoparto supre heraldike dekstre (do el la vidpunkto de la spektanto maldekstre) montras en oro kaj arĝento mitraon kaj malantaŭ tio oran episkopan bastonon por la episkopo de la katolika diocezo Urgell, kiu kovras Andoron kaj parton de Katalunio - la episkopo de Urgell proofice kune kun la prezidanto de Francio estas kunprinco de Andoro kaj do ŝtatestro de sendependa monarkia lando.
  2. La blazonoparto supre maldekstre montras en arĝento tri ruĝajn palisojn por la grafo de Foix.
  3. La blazonoparto sube dekstre montras en arĝento kvar ruĝajn palisojn, prenitaj el la blazono de Katalunio.
  4. La lasta el la kvar blazonopartoj montras en arĝento du ruĝajn bovojn kun bluaj kornoj kaj hufoj unu super la alia, kiuj fontas el la blazono de la historia francia regiono Bearno, kiu nun kun la francia parto de Eŭskio konsistigas la francan departementon Pyrénées-Atlantiques.

Sub la blazonŝildo videblas latinlingve en nigraj majuskloj la nacia moto de Andoro:

VIRTUS UNITA FORTIOR.
(Virto pli fortas en unueco)

La blazono troveblas ankaŭ en la flago de Andoro.