La ŝtata blazono de Danio konsistas el tri kronitaj bluaj leonoj kun naŭ ruĝaj koroj en ora ŝildo sub ora reĝa krono.

Blazono de Danio
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: Praversio en 1194, la nuna formo en 1972
vdr

La plej malnova konata bildigo de la nacia simbolo devenas de sigelo de reĝo Knut la 6-a ĉirkaŭ la jaro 1194.

Historio redakti

La plej malnova dokumenta mencio de la blazonaj koloroj estas el pli-malpli la jaroj 1270. Origine la leonoj rigardis la rigardanton kaj la nombro de la koroj tre variis. Oni diras, ke la koroj origine estis søblade (stiligitaj folioj de nufaro, komparu kun la frisa termino pompeblêd), sed ke ilia vera signifo jam frue dum la mezepoko perdiĝis pro neekzakta kopiado de la blazonoj.

Reĝa leĝo de 1972 nomas la figurojn søblade, sed la daniaj ŝtatanoj kutime simple nomas ilin "koroj". La nuna versio de la blazono kreiĝis en 1819 dum la regotempo de la reĝo Frederiko la 6-a. Li fiksis la nombron de koroj je naŭ kaj ordonis, ke la tri leonoj rigardu maldekstren (el heraldika kompreno dekstren). Rara versio, en kiu la tri leonoj kune tenas la danian banderolon, devenas el la regotempo de la reĝo Eriko la 7-a.

Ĝis pli-malpli la jaro 1960 Danio kaj havis malgrandan (ŝtata blazono) kiel ankaŭ grandan blazonon (reĝa blazono), kompareble al la ankaŭ nuntempa blazona uzo en Svedio. Pli kaj pli oni tamen uzis la malgrandan blazonon multe pli ofte ol la grandan, tiel ke nun nur la reĝa familio, ties persona gvardio kaj iuj funkciuloj de la reĝa kortumo uzas la grandan blazonon en tre formalaj okazoj.

La blazono tre similas al la blazono de Estonio kaj de Talino, kiuj ambaŭ fontas de la rego de la Dania Reĝlando en norda Estonio inter la jaroj 1219 kaj 1346.

La dania blazono estas ankaŭ modelo por la blazono de la duklando Ŝlesvigo, kies norda parto ankoraŭ nun apartenas al Danio.

  sigelo de Valdemaro la 2-a (regotempo 1202–1241).
  sigelo de Eriko la 5-a (regotempo 1259–1286).
  sigelo de Eriko la 6-a (regotempo 1286-1319). La du agloj indikas pri lia brandenburgia patrino.
  sigelo de Valdemaro la 4-a (regotempo 1340-1375).
  Fresko de reĝo Valdemaro kiel reĝo.
  sigelo de Eriko la 7-a "de Pomerio", 1398. La tri leonoj portas la danian flagon Dannebrog.
  sigelo de Kristoforo la 3-a "de Bavario", 1440-aj jaroj.
  sigelo reĝa de Johano la 1-a (regotempo 1481 – 1513).
  Eriko la 14-a (Svedio) aldonis la norvegian kaj danian blazonon al la sveda. Tio kaŭzis la tiel nomatan "trikronan militon".
  blazono el 1767, kun la blazonoj de Danio, Norvegio kaj la Unio de Kalmar.
  Granda blazono 1819 - 1903. En tiu blazono malaperis la norvegia leono. La unua blazonoparto montras la danian ŝtatan blazonon kun la tri leonoj. En la dua blazonoparto troveblas la blazono de Ŝlesvigo kun la du leonoj, la por diferencigo estas sen kronoj. La tri kronoj en la tria blazonoparto oficiale estis simbolo por la Unio de Kalmar, sed fakte identas kun la blazono de Svedio. Islando reprezentiĝas per kronita sekigita fiŝo sur ruĝa fono. Krome videblas la virŝafo de la Ferooj kaj la glaciurso de Gronlando. En la kvara blazonoparto videblas la blazonoj de Holstinio kaj Pomerio. La ŝildo en la mezo montras la blazonojn de Stormarn, Dithmarschen, Lauenburg kaj Delmenhorst. Ĉi-lastaj ses teritorioj de la Dania Reĝlando estis germanlingvaj kaj nuntempe parto de Germanio.
  granda blazono 1903-1948. Nura versio, en kiu Islando reprezentiĝis per falko anstataŭ la tradicia sekigita fiŝo.
  granda blazono 1948-1972. Islando en 1944 iĝis respubliko kaj do eksiĝis el la Dania Imperio.
  granda blazono 1972-hodiaŭ. En la mezo nun la blazono de la dinastio Oldenburgio troveblas sole. La blazonoj por Holstinio kaj Pomerio en la kvara blazonoparto estis anstataŭigitaj per la dania ŝtata blazono, kiu jam troveblas ankaŭ en la unua blazonoparto.