Blazono de Etiopio

La blazono de Etiopio en la nuna formo uzatas ekde la jaro 1996. Ĝi bildigas flavan (heraldike oran) pentagramon, do kvinpintan stelon, kun aldonaj kvin oraj radioj, sur la fono de blua disko. La kvinpinta stelo simboligu la unuecon de la popoloj kaj naciecoj de Etiopio.

Blazono de Etiopio
Oficiala versio de la blazono de Etiopio
Oficiala versio de la blazono de Etiopio
Lando:  Etiopio
Uzata ekde: 1996
vdr

Historio redakti

La pentagramo laŭ la tradicio fontas el la sigelilo de la juda reĝo Salomono, kiu por la kristana Etiopia Unitara Ortodoksa Eklezio havas apartan signifon, kaj la historiaj imperiestroj konsideris sin posteuloj de Salomono kaj la legenda Reĝino de Ŝeba. La lasta etiopia imperiestro Haile Selassie konsideris sin 225-a posteulo de la filo de la Reĝino de Ŝeba.

Pli malnovaj blazonoj de Etiopio montris la leonon de Judio, same aludo al judaj-kristanaj tradicioj. La uzon de la leona simbolo eble kaŭzis la legenda pastra reĝo Johano. La judia simbolo aperis en la blazono kaj nacia flago de la etiopia imperio kaj en la tri unuaj blazonoj de la etiopia respubliko.