Blazono de Hungario

La nuna blazono de Hungario adoptiĝis dum 1990, post la fino de la socialisma reĝimo, kvankam ĝi estis uzita antaŭe, kun kaj sen la krono de hungara reĝo kaj posta katolika sanktulo Stefano, foje kiel parto de pli granda blazono, kaj multaj el ĝiaj elementoj fontas el la mezepoko.

Blazono de Hungario
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: 1990
vdr

Kutima klarigo por la blazono estas, ke la arĝentaj strioj maldekstre reprezentas la kvar riverojn Duna, Tisza, Dráva kaj Száva, kaj la tri verdaj montoj dekstre - simile kiel en la blazono de Slovakio - reprezentas la tri montoĉenojn Mátra, Tátra (Altaj Tatroj) kaj Fátra (Granda Fatro). Ne ekzistas historia pruvo por aŭ kontraŭ tiu teorio.

Vidu ankaŭ redakti