La ŝtata blazono de Kanado kun ties flago kaj la nacia himno apartenas al la oficialaj simboloj de tiu nordamerika lando. La blazono oficiale ekvalidis en 1921. La blazono enhavas multajn elementojn de la blazono de Britio; krom la ofte aperanta aceraj folioj ne estas simboloj, kiuj aludus nur al Kanado. La simileco de la du blazonoj - supozeble neniuj aliaj du landoj havas tiom similajn blazonon - estas pro tio ke la kanada blazonon de 1904, sur kiu estis montritaj la simboloj de la malsamaj kanadaj provincoj, estis anstataŭita en 1921 per la brita reĝo Georgo la 5-a, ankaŭ la formala ŝtatestro de Kanado, ĉar la multaj provincaj blazonoj bildigitaj kaŭzis ke la blazono aspektis kompare konfuza.

Blazono de Kanado
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: 1921
vdr

Samkiel en la brita modelo de la blazonŝildo, bildiĝas la naciaj simboloj de Anglio (tri oraj leopardoj sur ruĝa fono), Skotlando (ruĝa leono sur ora fono ĉirkaŭita de ruĝaj duoblaj traboj el lilioj) kaj Irlando (ora harpo sur blua fono). En ambaŭ versioj, la blazonŝildo estas portata fare de leono (por Anglio) kaj unukorno (por Skotlando).