Blazono de Kanbero

La Blazono de Kanbero estis kreata de la Commonwealth Department of Home Affairs and Territories en 1927, reage al postulo de la Departmento de Defendo,[1] kiu deziris ĝin por ĵus menditaj ŝipoj HMAS Canberra.[1]

Blazono de Kanbero

Simbolaro redakti

La diverssj simboloj de la blazono klariĝas jene:

  • La krono estas simbolo de la reĝa aŭtoritato;
  • La klabo estas simbolo de la Parlamento de Aŭstralio;
  • La glavo estas simbolo de la Aŭstralia Armeo;
  • La kastelo havas tri turojn, kiuj estas simboloj de la tri branĉoj de registaro (plenuma, leĝofara kaj juĝa);
  • La blanka rozo estas simbolo de la Duko de Jorko kiu malfermis la malnovan konstruon de la Parlamento de Aŭstralio en 1927, kaj kiu poste estos kronita kiel Georgo la 6-a.
  • La kronita Herso estas denove simbolo de la parlamento, nome la tradicia simbolo de la Palaco Westminster (kiu estas hejmo de la Parlamento de Granda Britio);
  • Malantaŭ la herso estas arbo, kiu estas simbolo de la Kanbera kromnomo "The Bush Capital" (la arbusta ĉefurbo);
  • La tenatoj estas la aŭstralia nigra cigno, reprezentante la indiĝenajn aŭstralianojn, kaj la nordhemisfera blanka cigno, reprezentanta la blankaj setlantojn.
  • La moto estas "For the Queen, the Law and the People" nome angla traduko de la latina "Pro Rege, Lege et Grege" (Por reĝino, por leĝaro kaj por homaro).[2]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 The Coat of Arms of the City of Canberra. National Library of Australia: Picture Australia. Konsultita la 1an de julio 2009.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-02. Alirita 2012-06-23.