Blazono de Malsupra Saksio

La Blazono de Malsupra Saksio estas nuntempa oficiala blazono de la germana federacia lando Malsupra Saksio. La blazono ankaŭ estas elmontrita sur la ŝtatflago de Malsupra Saksio. La bildo de karakteriza blanka ĉevalo sur ruĝa fono - la "saksa virĉevalo" estas uzata ekde la 14-a jarcento.

Blazono de Malsupra Saksio
Blazono de Malsupra Saksio
Blazono de Malsupra Saksio
Uzata ekde: 14-a jarcento
vdr
triboj dum la 5-a jarcento (Saxoni=Saksoj)

Ĝi referencas al pli malnova emblemo de la frumezepoka Duklando Saksio kaj de la ĝermana tribo saksoj, kiuj ne loĝis en la nuntempa regiono Saksio, sed en vasta teritorio inter Jutlando norde ĝis iom norde de la rivero Rejno sude: grandaj partoj de tiu historia teritorio poste korespondis al la kultura regiono Vestfalio kaj al la diversaj ŝatoj el kiuj elkreskis la nuna federacia lando Malsupra Saksio, kaj sekve la "saksa virĉevalo" krom en la flago de Malsupra saksio ankaŭ aperas kiel simbolo de la regiono Vestfalio en la blazono de la pli suda federacia lando Nordrejn-Vestfalio.


La "saksa virĉevalo" en aliaj blazonoj, historie ligitaj al la triboj saksoj redakti

Notoj redakti

  1. En la nuna blazono de Nordrejn-Vestfalio, la blanka rivero sur verda fono reprezentas la riveron Rejno kaj la regionon Rejnlando, la ruĝa rozo sur blanka fono sube la eksan ŝtaton Lipo.