Blazono de Montenegro
La ŝtata blazono de Montenegro jam en 1993 akceptiĝis fare de la nacia parlamento. La blazono ankaŭ estas parto de la flago de Montenegro.
Blazono de Montenegro | |
---|---|
La ŝtata blazono
| |
Uzata ekde: | 1993 |
Priskribo redakti
La blazono bildigas la oran dukapan aglon kun ruĝa lango kaj ora krono de la montenegra nobela dinastio Petrović. En siaj ungoj la aglo havas la signojn de reĝeco: unuflanke oran sceptron kaj aliflanke bluan kaj ore dekoritan regnoglobon.
Anstataŭ la reĝaj inicialoj N.I. (laŭ la cirila alfabeto H.I.) de la reĝo Nikola la 1-a de Montenegro sur la blazonŝildo tamen bildiĝas ora paŝanta leono antaŭ blua fono kaj sur verda grundo.
Historiaj blazonoj redakti
-
blazono de la Princlando Montenegro (1852–1910) -
blazono de la Reĝlando Montenegro (1910–1918) -
blazono de la Socialista Respubliko Montenegro kiel parto de Jugoslavio (1943–1992) -
blazono de la konfederacio Serbio kaj Montenegro (1992–2004)