Blazono de Namibio

ŝtata blazono

Sur la blazono de Namibio estas centre transverse dividita ŝildo kun elementoj de la Flago de Namibio. La ŝildon supre ornamas blanka-ruĝa-blua birdo – la simbolita afrika maraglo (Haliaeetus vocifer) –, ambaŭflanke tenas ĝin po unu svelta, kuraĝa oriks-antilopo, tipa en la sekaj regionoj de Afriko. La maraglo prenas rubandon kun diamantoj. Tio reprezentas Nordan Namibion kaj ties akvorezervojn. La maraglo estas konata pro la forta kriego kaj aspekto. Ĝi prezentas estonton de Namibio.

Blazono de Namibio
La blazono de Namibio
La blazono de Namibio
Lando: {{{1 Namibio
Uzata ekde: la 21-a de marto 1990
vdr

La ŝildo staras en la flava simbolo de la dezerto, en kiu radikas la dezerta planto, la velviĉio (Welwitschia mirabilis) kiel simbolo de la traviva kapablo kaj la nacia kuraĝo. Oni surskribis plej malsupre la moton de la lando, en la angla: „Unity, Liberty, Justice” (Unueco, libereco, justeco).

La blazono estis oficiale agnoskita la 21-an de marto 1990.

Vidu ankaŭ redakti