Blazono de Nord-Makedonio

La ŝtata blazono de Nord-Makedonio konstitucie enkondukiĝis la 27-an de julio 1946 por la socialista Respubliko Makedonio ene de Jugoslavio kaj en 1992 transpreniĝis fare de la nova sendependa Respubliko Makedonio sen ajna ŝanĝo.

Blazono de Nord-Makedonio
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: la 27-a de julio 1946
vdr

Priskribo redakti

La blazono konsistas el simetria krona plektaĵo el grenaj tigoj, tabakaj folioj kaj papavaj fruktoj, ligitaj per rubando kun ruĝa-blanka tradicia popola ornamaĵo.

En ovala centro de la plektaĵo situas leviĝanta ora suno malantaŭ blua monto, ĉirkaŭ kiu bildiĝas riveroj kaj lagoj. La blazono simboligu la riĉecon de la lando, la lukton kaj la liberecon.

 
la "makedona leono": alia propono por blazono de Makedonio

Modelo de la blazona dezajno estis la blazono de Sovetunio, kies skemon ripetis multaj blazonoj de socialistaj ŝtatoj kaj kiu ankoraŭ nuntempe troveblas en kelkaj ŝtataj blazonoj.

Historio redakti

Post la ŝtata sendependiĝo de la eks-jugoslava Respubliko Makedonio ĝis nun malsukcesis ĉiuj provoj enkonduki novan blazonon. Propono de 1992, reoficialigi antikvan nacian simbolon de Makedonio, oran leonon antaŭ ruĝa blazonŝildo, malsukcesis pro la protestoj de la albanaj civitantoj kaj pro la fakto, ke kaj pluraj makedonaj politikaj partioj kaj la ŝtata blazono de Bulgario uzas tiun motivon.

La blazono nur ekde la jaro 2005 uzatas en la pasportoj de la Respubliko Makedonio.

En 2009 la blazono aktualiĝis: la kvinpinta ruĝa stelo kun ora rando, tradicia simbolo de komunismo, forpreniĝis el la pinto de la blazono.