Blazono de Ukrainio

La blazono de Ukrainio laŭ artikolo 20 de la konstitucio de Ukrainio de la 26-a de junio 1996 antaŭvidatas en du versioj[1]:

Blazono de Ukrainio
La malgranda ŝtata blazono
La malgranda ŝtata blazono
Uzata ekde: la 26-a de junio 1996
vdr

Malgranda ŝtata blazono redakti

1. Kiel malgranda ŝtata blazono, ĝi oficialas kun ora (flava) tridenta forko (тризуб/Trizub) sur lazura (blua) ŝild-fundo. La konstitucia teksto fortigas en sia vortumo la miton, ke la Trizub estis la "simbolo de la princa ŝtato de Volodimiro la Granda".

La statuso de la Trizub kiel nacia simbolo de Ukrainio fontas de la komencoj de la ukraina nacia konsciiĝo meze de la 19-a jarcento. Ĝi fariĝis nacia simbolo pro iniciato de la historiisto Miĥajlo Hruŝevskij, siatempe prezidento de la centra komitato de la Ukraina Popola Respubliko (UNR) dum marto 1918. Hruŝevskij kaj la centra komitato provis fortigi la impreson, ke la nova nacia ŝtato estis rekta posteulo de la mezepoka Kieva Regno, por plialtigi la identiĝon de la loĝantaro kun la nova ŝtato. La provo vidigi kontinuecon de la Kieva Regno tra la Princejo Galicio-Volinio la kozaka ŝtato de la 17-a jarcento kaj la mallongviva UNR kun la nuna ŝtato Ukrainio de la 21-a jarcento, same celas legitimigi la nunan nacian sendependecon de la ukraina ŝtato.

Pri la "origina" signifo de la simbolo ekzistas granda nombro da legendoj. Okulfrapas sia simileco kun la tridenta forto de la mitologia greka dio Neptuno. Ukrainaj lernejaj infanoj nuntempe lernas, ke en la Trizub eblas legi la ukrainan vorton ВОЛЯ (libero).

Granda ŝtata blazono redakti

2. La granda ŝtata blazono laŭ la konstitucio, kiel ĉefan elementon enhavos la malgrandan ŝtatan blazonon. Krome aperu la blazono de la armeo de la Kozakoj de Zaporiĵo (kozako kun glavo kaj pafilo). Por ke la granda ŝtata blazono oficialiĝu, necesas konstitucia plimulto de la ukraina parlamento, la Verĥovna Rada. Ĝis nun ekzistas pluraj modeloj, sed neniu ĝis nun atingis la necesan plimulton de la parlamentanaj voĉoj.

Sur unu el la modeloj bildiĝas blua rubando kun la slogano "libero, unueco, bonfarto". Tiu slogano tamen krom en tiu blazona modelo ne retroviĝas en iu leĝa teksto. Ne ĝustas la aserto publikigita en pluraj paĝoj de la interreto kaj ankaŭ en Vikipedio, ke tiu blazono estus la oficialigita ŝtata simbolo kaj la tri vortoj la oficiala ŝtata slogano.[mankas fonto]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti