Blazono de la Federacio de Mikronezio

Kiel blazono de la Federacio de Mikronezio servas la ŝtata sigelo.

Blazono de la Federacio de Mikronezio
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: en 1986
vdr

Ĝi samas al sia antaŭaĵo, la sigelo de la Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj.

Priskribo redakti

Sur la ekstera ringo videblas la anglalingva skribaĵo:

Government of the Federated States of Micronesia
(„Registraro de la Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio“)

La ekstera ringo krome kaj interne kaj ekstere kadriĝas pere de ŝnurego.

En la interna cirklo centre troveblas naĝanta ĝermo de kokospalmo, la plej grava agrikultura planto de la insuloj, je malhelblua-helblua ondoforme dividita fono. La malhela bluo simboligas la maron, la hela bluo la pacifikan ĉielon.

Sur la helblua duono troveblas kvar blankaj steloj, ili reprezentas la kvar insularojn de la federacio: Ĉuuk, Ponape, Kosrae kaj Yap kaj troveblas ankaŭ en la flago de la Federacio de Mikronezio.

Sub la palmo, sur malhelblua fono troveblas banderolo kun same anglalingva skribaĵo:

Peace - Unity - Liberty
(„paco, unueco, libero“)

Sub tio videblas la jara nombro 1979, la jaro, en kiu la kvar pli postaj federaciaj ŝtatoj ratifis la konstitucion de la tiel fondita Federacio de Mikronezio, kvankam nur sep jarojn pli poste, en 1968, Usono kaj la Unuiĝintaj Nacioj konsentis ke la Federacio rajtis forlasi la Kuratoran Teritorion Pacifikaj Insuloj kaj iĝi internacie agnoskita sendependa ŝtato.