Bleak House

anglalingva romano far Karolo Dickens

Bleak House estas romano de Charles Dickens, unuafoje publikigita kiel 20-epizoda serio inter marto 1852 kaj septembro 1853. Tiu romano havas multajn rolulojn kaj kelkajn sub-intrigojn, kaj ĝi estas rakontata parte de la heroino de la romano, nome Esther Summerson, kaj parte de ĉioscia rakontanto. Centre de "Bleak House" estas longdaŭra jura kazo en la tribunalo Court of Chancery, Jarndyce and Jarndyce, kiu okazis ĉar atestanto verkis kelkajn konfliktajn testamentojn. En prefaco al la unua eldono de 1853, Dickens argumentas, ke estas multaj veraj antaŭaĵoj por lia fikcia kazo.[1] Unu tia estis probable la kazo "Thellusson kaj Woodford" en kiu testamento legata en 1797[2] estis kontestata kaj ne determinita ĝis 1859. Kvankam la kritiko de la jura profesio fare de la satiro de Dickens estas troigita, tiu romano helpis subteni movadon por jura reformo kiu finis en la aprobo de jura reformo en la 1870-aj jaroj.[3]

Bleak House
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Charles Dickens
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1853
Eldonejo Chapman and Hall
Loko de rakonto Anglio
vdr
Bleak House.

Notoj redakti

  1. Dickens, Charles (1868) [1852]. "preface". Bleak House. New York: Hurd and Houghton. p. viii. ISBN 1-60329-013-3.
  2. Constantine, Alison. The Restoration of Brodsworth Hall & Gardens, Februaro 2007 historical address, at Tickhill & District Local History Society
  3. Oldham, James. "A Profusion of Chancery Reform". Law and History Review.