Blinda makulo (biologio)

La blinda makuloblinda punkto estas parto de la retino malantaŭ en la okulo kie la opta nervo forlasas la okulon. Tie ne estas sensoĉeloj. Alidirite; je tiu loko ĉiu homo estas blinda. Tio ankaŭ eksplikas la nomon.

La homa okulo
Bildo de la retino
Sekco

La blinda makulo normale ne percepteblas. La cerboj kompletigas la mankantan parton de la bildo per la koloroj de la ĉirkaŭaj bastonetoj kaj konusetoj tiel ke la strukturoj kiujn la homo vidas ŝajnas ne interrompitaj.

La blinda makulo tamen povas esti demonstrata per desegnado de kruceto kaj cirkleto je interdistanco de proksimume 15 cm:

Demonstrado de la blinda makulo
O X
Instrukcioj: Rigardu, kun fermita maldekstra okulo, al la cirkleto. Variu la distancon ĝis la ekrano kaj vidu, la kruceto malaperas je certa distanco;

Rigardu, kun fermita dekstra okulo, al la kruceto kaj la cirkleto malaperas je certa distanco. (depende de la ekranmezuro kaj alĝustigoj).

Per tio pruviĝas ke la cerbo kapablas plenigi "mankojn" por ni.