Blinda rendevuo (angle: blind date) estas rendevuo inter homoj kiuj ankoraŭ ne persone renkontiĝis.

Blinda rendevuo povas esti aranĝata fare de amikoj aŭ konatoj de la koncernaj personoj aŭ de profesia peranto. Ankaŭ ili mem povas decidi pri tio kiam ili renkontiĝis en retforumo, babilejorendevua- aŭ interkona retejo aŭ havi reciprokan kontakton pere de retpoŝtotelefono kaj persone volas renkonti unu la alian. Ili tiam aranĝas la rendevuon, per telefono, sms aŭ per interreto.

Pro la de populareco de interreto blindaj redevuoj nuntempe okazas multe pli ofte ol antaŭe.

Se la rendevuo estis aranĝita pere de nevidaj rimedoj (senfote) tradicie oni interkonsentis pri signaloj kiuj montru la koncernan partneron: porti floron, libron, specifan vestaĵon ktp. Tio sekve venis al tradiciaj konfuzecaj scenoj en romanoj, filmoj ktp.