La blissimbola skribo aŭ la blisa skribo (angle Blissymbolics, Blissymbols, aŭ simple “Bliss”) estas pasigrafio. Ĝin proponis Charles Kasiel Bliss unuafoje en 1949. La blisan skribon inspiris la ĉina skribo kaj la prilingvaj pensoj de la germana filozofo Lejbnico. La blisan skribon ĉefe uzas neparolkapablaj homoj, jen kiel ponton al la lingvo parolata en sia komunumo, jen kiel sendependan lingvon[1].

Historio redakti

Bliss laboris kun la helpo de sia edzino Klara Bliss. Ilia ideo kreskis el la Ĉina skribo, kiu povas esti legata laŭ malsamaj ĉinaj dialektoj, kiuj ne estas interkompreneblaj parole. La celo estis solvi konfliktojn per interkomprenigo. La sistemo publikiĝis dufoje, en 1949 kaj en 1965, sub la nomo "Sencoskribo" (Semantography). La sistemo estis intencata al tutmonda interkompreniĝo, sed ĝi ricevis malgrandan atenton.

En 1971 ĝi estis ekuzita por la komunikado de spasme paralizitaj personoj en Kanado. Tiel ĝi iĝis parto de aŭgmenta kaj alternativa komunikado. En 1975 Bliss cedis plenan licencon pri sia invento al la fondaĵo Blissymbolics Communication Foundation, nuntempe nomata Blissymbolics Communication International, por ties uzo. Post kelkaj disputoj, la permeso estis konfirmita en 1982 kaj la fondaĵo plu evoluigas la sistemon.

Gramatiko redakti

La lingvo estas facile adaptebla al individuaj uzantoj, al iliaj niveloj, kapabloj kaj necesoj. Ĝi helpas al homoj kun grandaj prononcaj problemoj, mutuloj, ne parolantaj homoj iri de unuvortaj frazoj al kompleksaj kunmetitaj propozicioj, kaj lerni legi kaj skribi. Uzate en komunikado, simboloj havas tekston, alskribitan al ili, por ke oni povu legi ilin ankaŭ ne konante la Blisan skribon.

Signaro redakti

  • simboloj estas la signoj de la sistemo:
    • blisliteroj estas la bazaj signifaj signoj de la sistemo, ekzemple domo estas tia nekunmetita signo. La lingvo havas 120 blisliterojn.
    • blisvortoj estas signifaj kombinoj de blisliteroj, ekzemple malsanulejo estas kunmetita el domo kaj medicino. BCI-normo enhavas 2500 blisvortojn.
  • signobildo estas desegna aspekto de simbolo
  • gloso estas lingva klarigo de simbolo
  • kromsigno estas signeto super simbolo, kiu modifas ĝian sencon aŭ precizigas ĝian rolon

Reguloj redakti

Por instruado glosoj aperu sub la simboloj. Gloso de litero estu en etaj majuskloj. Gloso de vorto aŭ tuta frazo estu skribita per klinitaj literoj (kursive).

Ekzemplo redakti

 

La ĉi-supra ekzemplo konsistas el kvar simboloj kaj signifas "mi - volas - iri - kinejen".

Movado:

El la simbolo   oni povas fari novajn signojn:

  • Transporto  
  • Vojo  
  • Rulseĝo  
  • Aeroplano  

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Charles Bliss

Eksteraj ligiloj redakti

http://www.blissymbolics.org

http://www.symbols.net/blissre.htm Arkivigite je 2005-11-11 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj redakti

  1. Grafikaj ĉapelaĵoj afiksas pazigrafiajn simbolojn, Mélanie Maradan en: Informilo por interlingvistoj, n-ro 78/79 (3-4/201, PDF) - Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, Rotterdamo.


Traduko redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bliss-nyelv en la hungara Vikipedio.