Bloka ĉela aŭtomato

Bloka ĉela aŭtomato estas speciala speco de ĉela aŭtomato, en kiu la krado de ĉeloj estas dividita en ne-interkovrantajn blokojn, kaj ĉiu bloko estas evoluigata sendepende laŭ iu regulo, kiu bildigas statojn de ĉeloj en la bloko je tempo t−1 al iliaj novaj statoj je tempo t. Por permesi propagon de la informo tra blokaj randoj, malsamaj disdividantaj skemoj estas alternigataj kun tempo, tiel ke ĉeloj, kiuj estis apartigitaj per bloka rando je tempo t, povas esti en la sama bloko je tempo t+1.

La plej simpla disdividanta projekto estas verŝajne la najbaraĵo de Margolus, en kiu la krado estas dividita en 2-ĉelajn blokojn en 1D (unu dimensio) aŭ 2×2 kvadratojn en 2D, aŭ 2×2×2 kubojn en 3D kaj tiel plu. La disdivido estas ŝovita je unu ĉelo laŭ ĉiu dimensio je alternaj tempaj paŝoj.

Se la regulo por evoluado de ĉiu bloko estas reigebla, ankaŭ la tuta aŭtomato estas reigebla. Blokaj ĉelaj aŭtomatoj estas kutime uzataj por realigi kradajn gasojn kaj la aliajn kvazaŭ-fizikajn simuladojn, pro tio ke estas facile elekti regulojn, kiuj, kune kun reigebleco, realigas diversajn konservadajn leĝojn (konservado de kvanto de partikloj, konservado de momanto, kaj tiel plu).

Eksteraj ligiloj redakti