Blokado de Gaza Sektoro

La Blokado de la Gaza Sektoro estas tera, aera kaj mara blokado de la Gaza Sektoro trudita fare de Israelo kaj Egiptio ekde 2007, post kiam Hamas prenis kontrolon de la Gaza Sektoro dum la Batalo de Gaza, konfiskante registarajn instituciojn kaj anstataŭigante Fataĥ kaj aliajn oficialulojn de la Palestina Aŭtoritato pere de Hamas-anoj. En la pasinteco, post kiam Hamas venkis en elektoj kaj formis registaron en marto 2006, gvidita fare de Ismail Hanija, Israelo kaj la Mezorienta Kvarteto kreis kondiĉojn antaŭ ol ili daŭre donas helpon al la Palestina Aŭtoritato aŭ eniru en dialogon kun membroj de la registaro de Palestina Aŭtoritato gvidata de Hamas.

Gaza Sektoro, kun Israel/Egiptaj kontrolitaj limoj kaj limigita fiŝkaptadzono.

La Gaza Sektoro havas teran limon kun Israelo kaj Egiptio kaj maran limon. Egiptio kaj Israelo forte gardas siajn limojn, Israelo nur permesas limigitan humanitaran helpon de kelkaj organizoj, sed tio devas okazi sub la kontrolo de Israelo. La Israela Mararmeo efektivigis marblokadon marmejlojn de la marbordo. Egiptio, dume, blokas la konstruadon de subteraj tuneloj por eviti rompi la blokadon per kontrabando.

La celo de la sankcioj de Israelo estas bloki palestinajn raketatakojn de la Gaza Sektoro en ĝiajn urbojn kaj malhelpi Hamas akiri aliajn armilojn. Egiptio argumentas, ke ĝi ne povas malfermi la Rafah-limpasejon tute ĉar ĝi malfortigus la legitimecon de la Palestina Aŭtoritato same kiel konservus la disigon inter Gazao kaj la Cisjordanio.

Tiuj restriktoj estis kritikitaj fare de UN Generalsekretario Ban Ki-moon, la UN Homaj Rajtoj-Konsilio kaj aliaj homaj-rajtoj-organizoj. Tamen Usono oficiale subtenis tiun ĉi blokadon.

La 7an de marto 2008, Amnesty International, CARE International UK, kaj Oxfam, publikigis raporton ke la humanitara situacio en la Gaza Sektoro plimalboniĝis komparite kun la israela okupacio en 1967. Laŭ la raporto gazaaj civiluloj devus esti permesitaj aliri al trinkakvo, elektro kaj kuracista helpo.

Kiel rezulto de furioza internacia kondamno post la forkapto de la Gazaa floto, Egiptio kaj Israelo reduktis la nivelon de sankcioj en junio 2010, kiam la Rafah-limo estis parte malfermita fare de Egiptio. Israelo anoncis, ke ĝi permesos al pli da civilaj varoj eniri Gazaon, sed ne ducelaj varoj.

Armitaj konfliktoj, inkluzive de raketatakoj, kun Israelo okazis en 2009, 2012, 2015 kaj 2021.

Vidu ankaŭ redakti