Blokpartio

en aŭtoritatisma ŝtato, neregantaj laŭleĝaj partioj kiuj estas anoj de la “bloko” estrata de la ĉefa partio de la ŝtato

La Blokpartio origine nomiĝas politika partio, kiu estas parto de elektobloko, tamen nun ĝenerale tiel nomiĝas partio, kiu eniras registaron ĉe aŭtoritatatotalisma reĝimo sen esti gvidanta partio. Ĉeesto de blokpartioj diferencigas tiajn sistemojn de unupartia ŝtato, kvankam plej ofte ili ne estas konsiderataj opozicio aŭ alternativa povoforto. Historie, blokpartioj ofte aperis kaj aktivas en pluraj socialismaj ŝtatoj kaj militreĝimoj.

La vorto Blokpartio devenas de la germana vorto Blockpartei, kiun oni origine aplikis al membropartioj de Nacia Fronto, la elektobloko en GDR. Poste kiam blokpartioj perdis realan politikan potencon, kiu koncentriĝis ĉe Socialista Unueca Partio de Germanio (SED), la signifo de la vorto ŝanĝiĝis al "satelita partio (sub la diktatura reĝimo)". En Orienta Azio kiel Ĉinio, oni nomas tion satelita partio (ĉine 卫星党).

Koncepto redakti

En aŭtoritatisma aŭ totalisma reĝimoj gvidanta politika grupo kontrolas ĉiujn politikajn aktivadojn. Sed foje anstataŭ malpermesi iun ajn politikan agadon krom ene de la gvidanta partio, oni konsideras pli efika ebligi funkciadon de iuj politikaj organizaĵoj, reprezentantaj (reale aŭ ŝajnige) iujn sociajn grupojn. Tiaj partioj nepre rekonas gvidan rolon de la ĉefa partio kaj celas ne oponi ĝin, sed konsulti kaj helpi en ĝia nedisputebla regado. Tio ebligas almenaŭ parte haltigi radikaliĝon de la respektivaj sociaj grupoj, kiuj ricevas laŭleĝan platformon por esprimi siajn vidpunktojn, inkluzive kritikajn.

Historiaj ekzemploj redakti

La blokpartioj ekzistis en pluraj socialismaj ŝtatoj kiel GDR, Ĉeĥoslovakio, Pollando, Bulgario, kie nemarksismaj partioj akceptis ombrelan rolon de la komunisma partio. Ili nominale reprezentis kamparanojn, intelektulojn ktp, tamen ili ne povis atingi politikan potencon tra parlamenta baloto. Komunistaj partioj ofte uzis "elektoblokon" kiel Nacia Fronto (GDR, Ĉehoslovakio), por gvidi kaj limigi tiajn partiojn. Nuntempe blokpartia sistemo plu funkcias en Ĉina Popola Respubliko, kie Ĉina Komunista Partio estas la ĉefa, sed ne sola partio kaj milionoj da komunistoj anas en aliaj partioj. Ankaŭ aliaj socialismaj ŝtatoj kiel Vjetnamio, Laoso, Nordkoreio uzas blokpartian sistemon.

Ekzistas unika ekzemplo kiam blokpartio akiris gvidan povon. Dum la parlamenta baloto en GDR en 1989 la gvidanta SED malvenkis kaj blokpartioj kiel Kristana Demokrata Unio gajnis gvidantajn seĝojn en la parlamento. Tiuj partioj decidis unuiĝon kun Federacia Respubliko Germanio.

Kaze de transiro al demoktrata multpartia sistemo, la blokpartioj transformiĝas al ordinaraj partioj, kiuj povas krei aliancojn kun aliaj politikaj fortoj. Ekzemple, kiam la pola sindikato Solidareco gajnis plejparton de la seĝoj en baloto en 1989, la satelitaj partioj kiel Pola Unuigita Popola Partio subtenis ĝin kaj transformiĝis al normalaj parlamentaj partioj.

Vidu ankaŭ redakti