Blovklavaro (aŭ blovakordiono) estas blovinstrumento simila al piano kaj akordiono. Ĝi estas aerofono kaj havas multajn metalajn anĉojn kaj multajn klavojn. Ĝia klavaro havas ofte 2 aŭ 3 oktojn.

Blovklavaro de marko Hohner

Oni funkciigas ĝin per blovado tra blovilo (kiu povas esti eta beko aŭ longa tubo) kaj premo de klavoj, kiuj malfermos la truojn, tra kiuj eniros la aero kaj vibrigos la metalajn anĉojn. La vibrantaj anĉoj produktas la tonojn.

Ĝi aperis kiel muzika instruo por infanoj, sed ankaŭ multaj muzikistoj uzis kaj uzas ĝin en siaj prezentadoj pro la specifa sonkoloro kaj ĝia granda agileco por improvizado.

galerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti