Blovmuziko en pli vasta senco ampleksas ĉiujn muzikĝenrojn resp. stilojn, je kiuj oni nure aŭ plejparte uzas blovinstrumentojn. Per tio al blovmuziko apartenas ankaŭ muziko de ĉaskorno-ensembloj, kornkvaretoj aŭ latunblovaj kvintentoj, la klasika lignoblovaj kvintetoj, harmoniorkestroj, blovorkestroj/blovbandoj, janiĉaraj muzikbandoj kaj aliaj.[1]

Simfonia blovorkestro
Latuna orkestro de BOKU Vieno
Muzikbando en Ottrott

Pli malvastasence blovmuziko estas nur muziko, kiun ludas blovorkestroj, je kio la diferencoj kaj laŭ okupantaro kaj laŭ ludata literaturo estas tre grandaj. Ankaŭ la nomoj por blovorkestro estas variaj. En la germanligvaj landoj kaj regionoj oni diras Blaskapellen (blovbandoj), en Svisujo ankaŭ Harmonieorchester, nocio, kiu same kiel Orchestre d'Harmonie en Francujo aŭ Harmonieorkest en Nederlando signifas same harmoniorkestro. En anglalingvaj landoj la orkestroj nomiĝas inter alie Wind Ensemble (ventensemblo), Concert Band (koncertbando) aŭ Military Band (armebando).

En la lastaj jaroj multaj orkestroj ankaŭ nomiĝas simfoniaj blovorkestroj. Je tio ofte temas pri armeo- aŭ profesiulo-orkestroj, sed ankaŭ pri bandoj konstistigitaj de engaĝiĝemaj malprofesiuloj aŭ selektorkestroj, kiuj sin dediĉas al originalkomponaĵoj aŭ la altkvalitaj aranĝaĵoj de klasikaj verkoj aŭ de pop-muziko. Distingilo de la „simfoniaj blovorkestroj“ estas, ke ĉiuj voĉoj de la respektive ludataj pecoj estas plene okupitaj per muzikistoj (kio ne ĉiam estas muzikbandoj).

Evoluo de la nuntempa blovorkestro redakti

Disvastiĝo redakti

Blovmuziko nuntempe redakti

Instrumentadoj redakti

Komponistoj de blovmuziko redakti

Referencoj redakti

  1. Wolfgang und Armin Suppan: Das neue Lexikon des Blasmusikwesens, Blasmusikverlag Schulz, Freiburg/Breisgau 1994, ISBN 3-923058-07-1.

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Blasmusik » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3442378 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)