Blua Fenestro

antikva natura arko sur la insulo Gozo, frakasita en marto 2017

La Blua Fenestro (en la malta lingvo Tieqa Żerqa kaj en la angla Azure Window, "lazura fenestro") ĝis marto 2017 estis la plej rimarkinda vidindaĵo de la insulo Gozo en la Mediteranea maro. Ĝi troviĝis ĉe la okcidenta marbordo de la insulo, sur la teritorio de la komunumo San Lawrenz. Temis pri giganta truo en roko, kiu kliniĝis al la maro, ĝis kiam la 8-an de marto 2017 la blua fenestro dum ŝtormo plene frakasiĝis. Proksime de la Blua Fenestro troviĝas sala laguno, kiu nur tra roka tunelo estis konektita kun la maro.

La Blua Fenestro en oktobro 2010 (jen en foto de esperantisto
...kaj jen en marto 2016 antaŭ ĉielo vere heraldike "lazura"