Blua agavo (Agave tequilana ankaŭ nomata 'Agavo Tekila Vebera Blua' aŭ pli simple Tekila agavo) estas agavo kun blugrizaj folioj. La planto estas kultivata en la meksika ŝtato Jalisco [Ĥalisko] por prepari la alkoholan trinkaĵon Tekilo.

Agavoj
sisalo
sisalo
Blua agavo (Agave tequilana))
Taxonomio
klaso: Unukotiledonaj (Liliopsida)
ordo: Asparagaloj (Asparagales)
familio: Asparagacoj (Asparagaceae)
genro: Agavo (Agave)
specio: Agavo Tekila Vebera Blua
(Agave tequilana Weber Azul)

Apliko redakti

La planto plej bone kreskas sur sablogrundoj pli altaj ol 1.500 metroj super marnivelo. Kiam la planto aĝas unu jaron la ŝosoj estas forigitaj pro kio la koro de la planto povas kreski pli granda. Kiam la planto aĝas sep jarojn, la ŝosoj denove estas forhakitaj. La interna koro kiu restas estas kuirita por havigi la dolĉan sukon. Tiu siropo sekve estas fermentita kaj prilaborita al tekilo.

 
Koroj de la plantoj