La Blua flago estas ekologia atesto pri respekto de la medio destinita al turistoj. Ĝi montras aparte bonan kvaliton de la akvo, uzon de ekologiaj produktoj, edukado de la turistoj, ktp.

Blua flago antaŭ blua ĉielo

Kreita de la Fondaĵo por media edukado en 1985, ĝi apartigas komunumojn kaj turismajn havenetojn, kiuj sekvas politikon de daŭripovo kaj respekto de la medio.

Laŭ la jaroj, la blua flago iĝis referenco en turismo, medio kaj daŭripovo. Tiel ĝi ekzistas ekde 2001 en Sudafriko kaj ekde 2002 sur la Antiloj.

Estas publikigita laŭ la landoj ĉiujare la listo de la ricevintoj de la blua flago.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti