Blua moskeo (Istanbulo)

Blua moskeo (moskeo de Sultano Ahmet, turke Sultanahmet Camii) estas unu el la du plej grandaj kaj gravaj moskeoj de Istanbulo (la dua estas la Moskeo de Sulejmano). Ĝi havas ses minaretojn. La moskeo estas konsiderata unu el la perloj de islama kaj monda arĥitekturo; ĝi estas unu el la simboloj de la urbego kaj interalie estis sur 500-lira banknoto inter la jaroj 1953 kaj 1976.

Blua moskeo
moskeovidindaĵo [+]
Koordinatoj41° 0′ 19″ N, 28° 58′ 37″ O (mapo)41.005385128.9768247Koordinatoj: 41° 0′ 19″ N, 28° 58′ 37″ O (mapo)

ArkitektoSedefkar Mehmed Agha

Estiĝo1608
konsekro1616

Blua moskeo (Istanbulo)
Blua moskeo (Istanbulo)
DEC
Blua moskeo
Blua moskeo
Lokigo de Istanbulo en Turkio

Map
Blua moskeo

Vikimedia Komunejo:  Sultan Ahmed I Mosque [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Blua Moskeo en Istanbulo, Mondhereda Loko kaj ekzemplo de klasika stilo de la periodo de otomana arkitekturo, montranta bizancan influon.
Blua moskeo
Blua moskeo en krepusko

La Blua moskeo staras en distrikto Sultanahmet kontraŭ la katedralo de Sankta Sofia.

Kiam ekregis sultano Ahmet la 1-a, la Osmana imperio estis en duobla milito kun Aŭstrio kaj Irano samtempe. La 11-an de novembro estis subskribita paca interkonsento, laŭ kiu osmanoj rifuzis preni ĉiujaran imposton, kiun antaŭe pagis Aŭstrio. Vico de malvenkoj kaj aliaj eventoj konvinkis la sultanon, ke li devas konstrui grandan moskeon por havigi bonvolemon de Alaho. Kutime sultanaj moskeoj estis konstruataj per la mono, akirita en milito, sed ĉi-kaze li devis ĉerpi el sia trezorejo, ĉar la militoj estis malsukcesaj.

Por ekkonstrui la moskeon oni detruis restaĵojn de antikva hipodromo kaj kelkajn konstruaĵojn de la bizanca kaj fru-osmana periodoj.

Sian nomon la Blua moskeo ricevis pro ĝia interna ornamado.