Blugreso (angle Bluegrass) estas formo de usona radika muziko, kaj subĝenro de kontreo. Ĝiaj fontoj estas en la popolmuziko (kantoj kaj dancmuzikaĵoj) de Skotlando, Irlando kaj Anglio.[1] Blugreso estas inspirita de la muziko de Apalaĉio,[2] kaj influita de la muziko de Afrik-usonanoj[3] per integrigado de ĵazaj elementoj.

Blugresistoj kun diversaj instrumentoj

Enmigrintoj el Anglio, Kimrio, Irlando kaj Skotlando alvenis en Apalaĉio ekde la 17-a kaj precipe dum la 18-a jarcentoj, kunportante la muzikajn tradiciojn de tiuj landoj. Tio konsistis ĉefe el anglaj kaj skotaj baladoj—esence senakompane kantataj rakontoj—kaj danca muziko, kiel ekzemple la irlanda rilo, ofte senvorta kaj ludata aŭ akompanata per violono.[4] Multaj el la pli malnovaj blugresaj kantoj venis senpere el Britio. Ekzemple, la apalaĉiaj baladoj Pretty Saro, Barbara Allen, Cuckoo Bird kaj House Carpenter, venis el Anglio, kaj konservas la anglan baladan tradicion kaj melodie kaj lirike[5]. Kaj kelkaj blugresaj violonaj melodioj, kiel ekzemple "Leather Britches", and Pretty Polly, havas skotajn radikojn.[6] La dancmelodio Cumberland Gap eble devenis de la melodio de la skota balado Bonnie George Campbell.[7] Aliaj kantoj havas nesamajn nomojn en diversaj lokoj, ekzemple la malnova angla balado A Brisk Young Sailor Courted Me estas melodie kaj vorte sama al la blugresa kanto "I Wish My Baby Was Born"[8].

En blugreso, samkiel en iuj specoj de ĵazo, diversaj muzikinstrumentoj sinsekve ludas kaj prilaboras la meodion, dum la ceteraj akompanas; tio estas aparte tipa ĉe la melodioj nomataj paneoj, kaj kontrastas al la tradicia muziko, en kiu la melodion ludas ĉiuj samtempe aŭ iu sola tra la tuta peco dum la aliaj akompanas. Paneojn ofte karakterizas rapidega ludado, nekutima instrumentuma lerteco, kaj kelkfoje kompleksaj akordoŝanĝoj.

Blugreso altiris diversan sekvantaron dise tra la mondo. La pionira blugresisto Bill Monroe priskribis la ĝenron kiel: "Sakŝalmoj kaj malnova violonado. Ĝi estas metodismo kaj sanktecismo kaj baptismo. Ĝi estas bluso kaj ĵazo, kaj ĝi havas altan solecan sonon."

Citaĵoj redakti

  1. Olive Dame Campbell & Cecil J. Sharp, English Folk Songs from the Southern Appalachians, Comprising 122 Songs and Ballads, and 323 Tunes, G. P. Putnam's Sons, 1917, pg xviii.
  2. Robert Cantwell, Bluegrass Breakdown: The Making of the Old Southern Sound (University of Illinois Press, 2002), pgs 65-66.
  3. A Tennessee folklore sampler: selections from the Tennessee folklore society, "Field Recordings of Southern Black Music" de Bruce Nemerov, Univ. of Tennessee Press, 2009, paĝoj 323–324 aalirdato 2011-09-22
  4. Ted Olson, "Music — Introduction". Encyclopedia of Appalachia (Knoxville, Tenn.: University of Tennessee Press, 2006), pp. 1109—1120.
  5. Thomas Goldsmith, "The beauty and mystery of ballads", en Raleigh News & Observer, 6 februaro 2005
  6. Cecelia Conway, "Celtic Influences". Encyclopedia of Appalachia (Knoxville, Tenn.: University of Tennessee, 2006), p. 1132.
  7. Song notes in Bascom Lamar Lunsford: Ballads, Banjo Tunes, and Sacred Songs of Western North Carolina [CD liner notes]. Smithsonian Folkways, 1996.
  8. kp. version de Tim Eriksen, Riley Baugus and Tim O'Brien por Cold Mountain Soundtrack surbaze de tiu ĉi kanto, kaj lirike tutsama