La Blukapa eŭfonjo aŭ Orpuga (Euphonia cyanocephala) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blukapa eŭfonjo
Blukapa eŭfonjo
Blukapa eŭfonjo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. cyanocephala
Euphonia cyanocephala
(Vieillot, 1818)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Estas tri tre similaj eŭfonjoj kun helbluaj krono kaj nuko (kasko) kaj seksa duformismo laŭ kiu maskloj havas reston de supraj partoj malhelbluaj kaj subaj partoj oranĝecaj, dum inoj estas respektive supre pli malhelverdaj kaj sube pli helverdaj. Krom aliaj detalaj diferencoj, la Eleganta eŭfonjo loĝas en Centrameriko, la Antila eŭfonjo en Karibio, kiel ties nomo sugestas kaj la Blukapa eŭfonjo en Sudameriko. La nome de Blukapa eŭfonjo taŭgus pro iu ajn al la tri parencaj specioj sed ĉe tiu specio tradukas rekte la latinan sciencan nomon.

Tiu specio troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Gujanoj, Paragvajo, Peruo, Trinidado kaj Tobago kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikja humidaj arbaroj de malaltaj teroj, humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Kiel ĉe la similaj parencoj, ankaŭ tiu eŭfonjo estas specio de seksa duformismo. La masklo havas tre helbluajn kronon (ĝisokule) kaj nukon, kun iom da kolumo kaj blunigrajn vizaĝon kaj gorĝareon, dum la malhelbluaj flugiloj kaj supra dorso ege kontrastas kun rimarkinda ampleksa flava pugareo, tre klare separata el la pli malhelblua vosto. La subaj partoj estas flavecoranĝaj. La ino havas similan helbluan kapuĉon, sed ne tiom brile nek markata, olivecverdajn vizaĝon, dorson, flugilojn kaj voston kaj pli helajn olivecflavajn subajn partojn.

Referencoj redakti