Blumenau /BLUmenaŭ/ estas urbo kaj municipo de la subŝtato Sankta Katarino de Brazilo, borde de la rivero Itajaí-Açu. La municipo havas limojn kun Jaraguá do Sul, Pomerode, Indaial, Gaspar, Botuverá, Luís Alves kaj Guaramirim.

Blumenau
urbego • municipo de Brazilo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Lando Brazilo
Ŝtato  Sankta Katarino
Fondita 2-a de septembro 1850
Poŝtkodo 89000-000
Telefonkodo 47
Retpaĝaro http://www.blumenau.sc.gov.br/
Politiko
Urbestro João Paulo Kleinübing
Demografio
Loĝantaro 299 416  (IBGE/2009 [1])
Loĝdenso 576,0 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 55′ S, 49° 4′ U (mapo)-26.908888888889-49.072222222222Koordinatoj: 26° 55′ S, 49° 4′ U (mapo)
Alto 21 m
Areo 519 837 km² (51 983 700 ha)
Horzono UTC-3
Blumenau (Sankta Katarino)
Blumenau (Sankta Katarino)
DEC
Blumenau
Blumenau
Situo de Blumenau

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Blumenau [+]
vdr

La urbo estis fondita en 1850 de Hermann Blumenau kiu rivere alvenis en ŝipo kun 17 aliaj germanoj, dimanĉe la 2-an de septembro 1850. Hermann Blumenau dividis la teron al la koloniano, por ke ili konstruu domojn.

Hodiaŭ la municipo konservas kelkajn germanajn morojn, ĉefe propran germanan dialekton, parolata ĉefe en bienaj zonoj. Ĉiujare en la urbo festiĝas tradicia folklora Oktobrofesto. Blumenau havas plurajn entreprenojn de la teksa industrio kaj estas sidejo de la brazilaj industriaj kompanioj Hering, Karsten kaj Teka. Ankaŭ komputikaj firmaoj troviĝas en la urbo kaj la bierfarejo Eisenbahn.

German-stila domo en Blumenau, stile adaptita de la urbodomo en Michelstadt

Referencoj redakti

  1. Estimativas - Contagem da População 2009. IBGE. Kontrolita en 14-a de novembro 2009.