Blut und Boden

Nazia slogano pri racia naciismo

Blut und Boden (esperante "Sango kaj Grundo") aludas al parto de la nazia ideologio, laŭ kiu nacieco dependas de nia antaŭularo kaj de nia patrolando. Ĝi celas celebri la rilaton inter popolo kaj la lando, kiun ĝi okupas kaj kultivadas. Ĝi cetere alte estimas la virtojn de kampara vivo, kontraste al urba vivmaniero. Tiu germana esprimo estis inventita fine de la 19-a jarcento, enkadre de nacia romantikismo.

La simbolo de la Organizo por Agrikulturo kaj Agrikultura Politiko, kiu kombinas la partiajn simbolojn de la aglo, svastiko kun glavo kaj aveno.

Richard Walther Darré popularigis la frazon, kiam fondiĝis Nazia Germanio (Neuadel aus Blut und Boden, 1930). La Reichserbhofgesetz de 1933 sekve oficialigis tiun teorion.