Boa Vista (Paraibo)

Boa Vista (7° 15′ 32″ S 36° 14′ 24″ U / 7.25889 °S, 36.24000 °U / -7.25889; -36.24000 (mapo)Koordinatoj: 7° 15′ 32″ S 36° 14′ 24″ U / 7.25889 °S, 36.24000 °U / -7.25889; -36.24000 (mapo)) estas municipo kaj urbo de subŝtato Paraibo (Brazilo). Ĝi havas 5.232 loĝantojn, 2.817 en la urbo kaj 2.415 en bienzono. La municipo havas 477 km².

Ĝi estas fondita en 18-a jarcento de judoj kiuj fuĝis de Portugalio, ĝis la 21-a jarcento ne estis kristana paroĥestro en ĝi. Du foje la popolo de Boa Vista defiis la katolikan episkopon de Campina Grande kaj katolikan parohestron de Pocinhos, kiam ili kondamnis judajn morojn, malpermesante kristanajn diservojn en vilaĝo. Boa Vista akiris statuson de urbo nur en 1994.