Boabomo

planlingvo

Boabomo (BABM, [bO'a:bOmu]) estas apriora planlingvo kreita en 1962 de japana kemiisto, Fuishiki Okamoto. Laŭ la aŭtoro, ĝi estas la "plej simpla helplingvo". Ŝajne ĝi neniam gajnis adeptojn.[1] Arkivigite je 2005-05-14 per la retarkivo Wayback Machine

Gramatiko redakti

Silabaro kaj elparolo redakti

En BABM la literoj de la latina alfabeto estas uzataj kiel silabaro, t.e. ĉiu litero/silabosigno havas silaban valoron. Ekzemple, la nomo de la lingvo mem, "BABM", prononciĝas "boabomu".

Litero a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z
Elparolo [ɑ:] [bo] [ko] [de] [e:] [fu] [ɡɑ] [hɑ] [iː] [zi] [ke] [le] [mu] [nɑ] [oː] [pe] [ku] [rɑ] [se] [to] [uː] [vi] [wɑ] [ki] [ju] [zo]

Morfologio redakti

BABM ne havas artikolojn kaj ne helpverbojn. Nomoj havas tri konsonantojn kaj unu vokalon; verboj, unu aŭ du vokalojn inter du konsonantoj.

La signifon de vorto indikas ĝiaj du unuaj literoj:

La nomoj de elementoj kaj ĝiaj komponatoj komencas per litero F kaj finas per J aŭ ÉJ; inter F kaj la finaĵo oni metas la simbolo de elemento, ekz. foj: oksigeno; fcod~j (karbona gazo). Por indiki la ĉefa elemento em substanco, oni enmetas la literon V: fclv (klorido), fkclv (potasa klorido).

Nombroj (1-10): bo:, de:, fu:, ga:, ha:, zi:, ke:, le:, mu:, a.

Esprimoj redakti

  1. Cwq can? Kiom da?
  2. Cec f~. Nur tri.
  3. Qwh? Kioma la horo?
  4. M~dh e dcod, M~dhciod. 21-a horo.
  5. Cwq hatr ed ci hatj? Kiu paĝo de ĉi tiu libro?
  6. Ãh~atr. Paĝo 15-a.
  7. Cwq sran? Kiom kostas?
  8. D~å sheg. 20 laboroj.
  9. Qwp sarp? Kie estas la merkato?
  10. Dajkcelz1 ed ci txef. Okcidente de la strato.
  11. Qwd fok? Kion vi petis?
  12. Gnop, bi jap at gecb a gofb ac kdop. Bifstekon, sed mi manĝis ĝin kun legomoj kaj fruktoj pro la sano.
  13. Com2 dcoc. Bonan matenon!
  14. Com2 decn, Comdno. Bonan tagon!
  15. Com2 dacs. Bonan vesperon!
  16. Hos. Mi revenos.
  17. Cw hos? Ĉu vi revenos?
  18. Heih3. Adiaŭ!
  19. Cj lod cda. Revenu bonvole!
  20. Cj lod cad. Ofte revenu, bonvole!
  21. His. Ĝis!
  22. Has. Bonan nokton!
  23. Dgojafbo. Estas bona vetero.
  24. Dgusafbo. Estas veteraĉo.
  25. Haihip. Mi estis neglektema.
  26. Rlaho. Multe tempe poste.
  27. Hon Y. Gratulon!
  28. Liaj. Dankon.
  29. Cjo, Koj, Oj. Jes.
  30. Cqu, Kuq, Uq. Ne.

1 celz (mevz); 2 com (pbon); 3 heih (rnih)

Bibliografio redakti

  • Fuishiki OKAMOTO. The simplest Auxiliary Language BABM. Tokyo: The Author Himself, 1962

Eksteraj ligiloj redakti